Xiaofeng Gong
esperanto-flago
Kontakti Arko
Lastfoje ^san^gita : la 20an de novembro, 2006
Klaku por nia Hejmpa^go
Klaku por reiri al membreca pa^go
Mi  nomi^gas Xiaofeng Gong (Esperanta nomo estas Arko).  Mi estas profesorino de media scienco kaj doktorino de Nutra^ja Scienco. Nun mi laboras kiel vizitanta esploranto en Cardiff Universitato dum unu jaro.

Mi  eklernas Esperanton per koresponda kurso antaû 26 jaroj (1980), kiam mi ankoraû studis en Universitato. Du jaroj poste  oni trovis min kaj invitis ke mi membrigu al la loka Esperanto-grupo, unu monaton poste mi estis elektita kiel la estrino de la grupo. En la jaro 1985  ni fondis Junularan Esperanto-Asocion en nia urbo Nanchang (Or. 115°52'  N. 28°41' ) kaj en la jaro 1986 nia provinca E-asocio fondi^gis. Mi estis vicprezidantino de la Junulara E-asocio kaj estas prezidantino de la provinca E-asocio.

Mi partoprenis la Unuan ^Cinan Esperanto-Kongreson en Kunming, 1985 kaj la 89-an Universalan Kongreson en Pekino, 2004. Mi estas komitanino de ^Cina Esperanta Ligo. Mi ankaû estis  organizinto kaj  prezidantino de la Kunveno de la Turo de Princo Teng----- kunveno  titolita per la trifamaj turoj sude de Yangzi-Rivero en 2005.