to attend regularly           
vizitad/-i

newspaper
^jurnal/-o
E : journal
to become excited
eksciti^g/-i 

orange
oran^g/-o

to check
kontrol/-i

orange juice
oran^gsuk/-o

to follow
sekv/-i
E : sequence
pocket
po^s/-o
F : poche
to study
stud/-i

pupil
lernant/-o 

to suppose
supoz/-i

sausage
kolbas/-o

art
art/-o

school : primary
unuagrad/-a  lernejo

badge
insign/-o
E : insignia
school:secondary
duagrad/-a  lernejo

bread & butter
buterpan/-o 

shirt
^cemiz/-o
F : chemise
breast, chest
brust/-o   

stripe
stri/-o
E : striation
butter
buter/-o

subject
tem/-o
E : theme
cereal
cereal/-o

tape
bend/-o 

chemistry
^hemi/-o
(also spelt kemio)
task
task/-o

chocolate
^cokolad/-o

tie
kravat/-o
E : cravat
class
klas/-o

tiger
tigr/-o

clever,capable
lert/-a
E : alert
toast 
rostpan/-o
roast-bread
diet
diet/-o

trousers  (US : pants)
pantalon/-o
singular
egg
ov/-o
E : ovum
uniform
uniform/-o

geography
geografi/-o

vacuum cleaner
polvosu^cil/-o
dust sucking tool
glass
glas/-o 

video tape 
vidbend/-o  

ham, bacon
^sink/-o
G : Schinken
zoo 
besto^garden/-o
'animal-garden'
jacket
jak/-o

diagonal
diagonal/-a  

jam
konfita^j/-o
F : confiture
different, varied
divers/-a
E : diverse
lesson
lecion/-o

grey 
griz/-a  

marmalade
oran^ga marmelado*

savage, wild
sovaˆg/-a  

matter, thing
afer/-o
E : affair
traditional
tradici-a

microwave oven
mikro-onda forno
E : undulation
therefore
do  

milk
lakt/-o 
E : lactic
for the most part
plejparte  

 


further
plu 

Go to Contents Table
 
Esperanto ASAP- Chapter 13(2)
^CAPITRO 13 (DEK TRI) Parto 2
New Words :
* marmelado is really just another word for ordinary jam
LEGU KAJ KOMPRENU!

(a).
Estas la oka kaj la familio Jones man^gas la matenman^gon. La geinfanoj man^gas cerealon kun varma lakto, buterpanon kaj konfita^jon. S-ro Jones ^ciam ^guas tradician anglan matenman^gon kun kolbaso, ^sinko kaj ovoj kaj tiam poste rostpanon kun oran^ga marmelado. La patrino sekvas dieton kaj do nur havas grandan glason da oran^gsuko. ^Ciuj, krom la patrino, sidas ^ce la tablo en la man^gocambro. S-ino Jones estas en la kuirejo kaj preparas trinka^jojn- kafon por S-ro Jones kaj Tomaso, ^cokoladtrinka^jon por Maria kaj tason da teo por si mem. Post la matenman^go S-ro Jones ripozos dum dek-dudek(*) minutoj kiam li ekrigardos la ^jurnalon, antaû ol li veturigos la infanojn al iliaj lernejoj.
(* inter dek kaj dudek)

(b).
Tomaso vizitadas la duagradan lernejon apude. Li devas porti uniformon kun griza pantalono, aû blanka aû griza ^cemizo, kravato kun bluaj kaj flavaj diagonalaj strioj kaj fine jako kun la insigno de la lernejo sur la brustpo^so. Maria ankoraû havas malpli ol dek unu jaroj kaj do ^si estas membro de unuagrada lernejo, kiun oni rajtas ^ceesti sen uniformo. Tomaso kontrolas siajn librojn por la tago. Hodiaû liaj lecionoj estos matematiko, muziko, la angla lingvo kaj ^hemio dum la mateno kaj posttagmeze arto, geografio kaj la franca.

(c).
Tomaso ^guas plejparte siajn lecionojn. Li estas aparte lerta je la franca lingvo. Kvankam li preferus plu studi Esperanton anstataû la franca, li estas la plej bona lernanto el la klaso en tiu temo- supozeble pro lia scio pri Esperanto. Kompreneble li trovas la francan multe pli malfacila ol Esperanton.

(d).
Maria eksciti^gas ^car hodiaû ^si ne havos la kutimajn lecionojn sed ^sia tuta klaso iros al la vizitinda besto^gardeno en Bristolo por studi la sova^gbestojn tie. ^Si esperas vidi la rimarkindajn blankajn tigrojn, kiuj lo^gas tie.

(e).
Kiam ^ciuj forlasis la domon S-ino Jones komencas siajn taskojn. ^Si preferas fari ilin tuj, fini kaj poste ripozi kaj rigardi la televidon. Tamen antaû ol ^si povos ripozi, ^si devos lavi la matenman^gajn aferojn; uzi kaj la polvosu^cilon kaj la lavma^sinon; viziti la butikojn por a^ceti diversajn erojn kaj ankaû prepari la vesperman^gon. Kiam la aliaj revenos hejmen poste ^si simple revarmigos la man^ga^jojn en la mikro-onda forno. Post kiam ^si finis siajn taskojn tiam ^si povos rigardi aû la televidon aû vidbendon.




TRADUKO
Homepage
Contents Page
Top of Page
CHAPTER 14
© D.Fielding
Lastfoje ^san^gita : la 28an de novembro, 2006