Go to Contents Table
Esperanto ASAP- Chapter 19(1)
^CAPITRO 19 (DEK NAÛ) Parto 1
Reading Passages/ Legaˆjoj (I)



1). La Pasporto
Antaû kelkaj jaroj mi decidis viziti Mongolujon kaj kompreneble mi bezonis vizon. Dum la oka semajno antaû mia flugo mi sendis la pasporton, la bezonitan demandaron kaj mian ^cekon al la mongola ambasado ^ce Londono. Tiam mi atendis kaj atendis kaj atendadis. Du semajnon antaû la flugo mi ne jam ricevis mian pasporton kaj do mi telefonis al la mongola ambasado. Ili kontrolis....jes, ili ricevis la pasporton....jes, ili eldonis vizon kaj jes...ili ja resendis ^gin al mi... antaû du semajnoj! Kia surprizo!
Dum la proksima tago mi renkontis la leteriston kaj demandis ^cu li povis memori la paka^jon. Li respondis, "Certe, jes! ^Gi estis malkutima..... de la mongola ambasado. Mi ^sovis ^gin tra via letertruo antaû eble...du semajnoj. Kia ^soko!!
Mi vizitis la najbarojn kaj demandis ^cu ili ricevis erare mian paka^jon- sed ne. Kion mi devas fari nun?
Mi telefonis la pasportoficejon ^ce Liverpool kaj demandis ^cu ili povu rapide eldoni novan pasporton. Ili respondis, "Jes, preskaû tuj. Ni nur bezonas leteron de la ambasado kaj, kompreneble, krompagon." Nun mi denove telefonis al la ambasado. Ili estis tre komplezaj kaj promesis, ke ili skribos leteron al la pasportoficejo. Tamen bedaûrinde la sola homo, kiu rajtas eldoni vizon nun feriis dum tri semajnoj kaj mia flugo nun estos post nur dek tagoj!
^Ci vesperon mi drinkis- e^c drinkegis- por dronigi mian melfeli^cecon. Finfine mi decidis enliti^gi. Mi zigzagis al la ^cefpordo por rigli kaj ^slosi ^gin, sed ^car mi ebriis mi lasis fali ls ^slosilon kaj kiam mi provis allevi ^gin mi simple piedpu^sis ^gin sub þrankon. La ^sranko, kiu enhavis paltojn, ombrelojn ktp., trovi^gis kontraû la ^cefpordo kaj, sub ^gi, estis mallar^ga spaco. Mi genui^gis kaj palpser^cis sub la ^sranko sed anstataû ^slosilo mi trovis koverton. Mia koro maltrafis baton- eble mia pasporto? Mi legis ^gin rapide. ^Gi estis de iu ie, kiu sugestis ke mi a^cetu novajn fenestrojn. Denove mi palpser^cis kaj trovis la ^slosilon. Sed kio estis sub ^gi? Jen alia koverto kaj kun la magiaj vortoj- "La Ambasado de Mongola Respubliko."
Mi ekstazi^gis. Sur la kvina pa^go de mia pasporto trovi^gis bela ru^ga vizo. Nun mi ne enliti^gis sed revenis al la botelo de viskio. ^Ci foje por celebri kaj tosti la venontan ferion.
New Words :
to become ecstatic        
ekstazi^g/-i
to zig-zag        
zigzag/-i

to bolt (a door)
rigl/-i
foot
pied/-o
F : pieds 
to catch 
traf/-i        
heart
kor/-o
E : coronary 
to celebrate 
celebr/-i
hole
tru/-o
F : trou 
to decide
decid/-i
knee
genu/-o
E : genuflex
to drop
las/-i fali
Mongolia
Mongolujo         

to drown (intransitive)
dron/-i
package
paka^j/-o

to holiday
feri/-i
passport        
pasport/-o

to let, allow to
las/-i
cheque 
^cek/-o  

to miss
maltraf/-i
embassy
ambasad/-o  

to pay
pag/-i        
error
erar/-o

to push
pu^s/-i
space
spac/-o

to receive 
ricev/-i
visa
viz/-o

to shock
^sok/-i
whisk(e)y
viski/-o

to shove, push
^sov/-i
word
vort/-o

to suggest        
sugest/-i
extra, additional
krom/-a

to toast (propose)
tost/-i
kind, considerate
komplez/-a

to touch
palp/-i
magic
magi/-a

to try
prov/-i
of course        
kompreneble

TRADUKO

Call My Bluff is a Team Game broadcast on BBC Television. An unusual word is selected and then defined in three different ways. Two are bluffs and the other correct. The opposing team have to select the true definition.

A). PODAGRO
1). Por bestoj, kiuj ne havas vulgarajn nomojn en Esperanto (kiel hundo, kato, elefanto ktp.) oni konsideras la zoologajn nomojn laû la sistemo de Linnaeus. ^Ciuj bestoj havas du nomojn el la latina lingvo- la genra kaj la specia ekz. homo estas Homo sapiens, kato estas Felix cattus. Kutime Esperanto uzas la genran nomon ekz. ansero (goose), fenikoptero (flamingo).
Porcupine estas Podagrus americanus kaj do la Esperanto vorto por porcupine estas podagro.
2). Nuntempe Esperanto multe kreskas en Afriko sed la afrikanoj plendas ke, kvankam Esperanto estas internacia lingvo, la plimulto el la vortprovizo devenis el eûropaj lingvoj. Kompreneble nuntempe ili ofte formas neologismojn el afrikaj radikoj- ^cefe el la svahila lingvo. Podagro estas neologismo post la svahila vorto podagri, kiu signifas la legomon, sweet potato. Kaj do oni nun havas du eblecojn- dol^ca terpomo aû podagro.
3). Kiam oni vivas tro ri^ce kaj kiam oni man^gas kaj trinkas luksajn nutra^jojn, fine oni suferos- ver^sajne pro podagro. La piedo aû eble la mano ^svelas kaj estas tre dolora. La kaûzo estas kristaloj de ureata acido en la vejnoj. Angle oni nomas la malsanon gout. Oni diras ke dieto de cerva^jo kaj portovino (venison and port) ^ciam produktos podagron.
B). GISFERO
Esperanto estas aglutina lingvo t.e. oni formas vortojn per la kunligo de diversaj elementoj ekz. lernejestrino:
lerni (to learn); -ej- (place), estr- (chief), -in- (feminine), -o (a noun)
1). gi/ sfer/ o:
Evidente sfero estas sphere kaj gisfero estas an imperfect sphere. La planedo Jupitero turni^gas tiel rapide ke ^gi plani^gas ^ce la polusoj. ^Gi estas oblate spheroid aû gisfero. E^c Tero havas diametron, kiu estas pli granda 26 mejlojn ^ce la ekvatoro ol ^ce la polusoj. ^Gi ankaû estas oblate spheroid aû gisfero.
2). gis /fer/ o:
Fero estas la metalo iron kaj por fabriki ^gin oni fandas ^gian ercon en fornego (blast furnace), spilas ^gin kaj permesas ke ^gi solidi^gas en muldiloj. La trakto estas giso (casting) kaj oni fabrikas gisferon (cast iron or pig iron).
3). gisf /er/ o:
Ero estas malgranda porcio kaj la gisfo estas la fama aû ja fama^ca tropika frukto durian.  ^Gi bone gustas sed havas teruran odoron, kiu similas al ^stopitaj kloakoj.  Denove ni uzas la sciencan nomon Gisfa indonesia. Gisfero estas simple ero da gisfo.
SOLVOJ : Podagro (3), gisfero (2).

2). Trovu la Blagon ('Call My Bluff')
New Words :
to block, stop up
^stop/-i

gout
podagr/-o

to bond together
aglut/-i

iron (metal)
fer/-o
E : ferrous
to cause 
kaûz/-i

Jupiter
Jupitero

to complain
plend/-i

latin
latin/-o

to consider
konsider/-i

majority
plimult/-o

to form
form/-i

metal
metal/-o

to manufacture
fabrik/-i
E : fabricate
newly coined word
neologism/-o

to melt 
fand/-i

ore
erc/-o

to mould 
muld/-i

planet
planed/-o

to originate from
deven/-i
'come from'
pole (of a planet )
polus/-o

to permit 
permes/-i

port (wine)
portvin/-o

to produce 
proviz/-i

portion
porci/-o

to pull someone's leg
blag/-i

sewer
kloak/-o

to suffer
sufer/-i

system
sistem/-o

to swell
^svel/-i

vegetable
legom/-o
E : legume
to tap off 
spil/-i

vein
vejn/-o

to taste of
gust/-i

famous
fam/-a

to treat, deal with
trakt/-i

luxurious
luks/-a

cast iron
gisfer/-o

painful
dolor/-a
'Via Dolorosa' 
crystal 
kristal/-o

plane, flat
plan/-o

deer
cerv/-o

solid
solid/-a

diameter
diametr/-o

Swahili
svahil/-a        

element
element/-o

terrible
terur/-a

equator 
ekvator/-o

tropical
tropik/-a

Europe 
Eûropo

vulgar, common
vulgar/-a

flamingo
fenikopter/-o

zoological
zoolog/-a

furnace
forn/-o

by means of
per        

genus
genr/-o

goose
anser/-o

CONTINUE
Homepage
Contents Page
Top of Page
TRADUKO