Homo malsani^gis kaj estis en la hospitalo. Li estis tre malsana kaj opiniis ke baldaû li mortos. Li pensis pri la vivo post la morto. Li estis laca kaj ekdormis kaj ekson^gis.
Dum la son^go li renkontis an^gelon kaj diris al ^gi, "Mi petas. Kia estas la diferenco inter la Paradizo kaj la Infero?"
La an^gelo ridetis kaj respondis, "Venu kun mi. Mi montros ambaû lokojn al vi."
Ili alvenis al blanka pordo sur kiu estis la vortoj "Paradizo. Bonveni^gu"
Ili eniris kaj la homo miris kiam li vidis grandan tablon, plenplena kun belegaj man^ga^joj kaj trinka^joj. "Tre impona bankedo", li diris. "Sed ^cu pri la Infero?"
Ili alvenis alian pordon kaj eniris. La homo surprizi^gis kiam li rigardis absolute la saman situacion, tie estas granda tablo plenplena kun festeno.
La homo diris "Mi ne komprenas". Sed la an^gelo simple ridetis kaj sugestis, ke ili renkontu la lo^gantojn.
En la paradiza ^cambro la homo tuj sentis agrablan etoson. La lo^gantoj ridis kaj babilis mallaûte. Evidente ili estas kontentaj kaj ^guas la vivon. ^Ciuj satis post granda festeno.
En la infera ^cambro, tamen, la homo rigardis multajn grizajn malfeli^culojn.
Ili plendegis laûte kaj baraktis unu la alian. ^Ciuj malsategis, fakte ^sajnis esti el nur haûto kaj ostoj.
La homo pensis iomete kaj tiam diris "Nun mi komprenas. En Paradizo oni rajtas man^gi ^cion sed en la Infero oni ne rajtas man^gi, oni povas nur rigardi la festenon. ^Gi estis nur ^geno. Kia puno!"
La an^gelo respondis rapide "Tute ne! Tute ne! La Dio ne traktus tiel e^c diablojn. En ambaû lokoj oni rajtas man^gi simile. La sola regulo estas ke oni man^gas per man^gbastonegoj."
La homo tamen diris "E^c la stultuloj en infero povas baldaû lerni uzi man^gbastonetojn, ^cu ne?"
La an^gelo ridetis triafoje. "Fakte, sinjoro, vi ne aûskultis min zorge. Mi diris ke oni devas uzi man^gbastonegojn ne man^gbastonetojn!"
Li montris al la homo paron da man^gbastonoj. Ili estis longaj kvar-kvin futojn!
"Diabloj! Oh, mi pardonpetas, Sinjoro an^gelo! Mi volis diri "Kia surprizo!". Mi ne komprenas kiel oni povas nutri sin per tiuj iloj. Se oni tenas ilin en la manoj, la aliaj finoj, la pintoj inter kiuj la man^ga^jo trovi^gas, estas tro malproksimaj ke oni ne povas meti la man^ga^jon en la bu^son!"
"^Guste", diris la an^gelo. "Oni ne povas nutri sin per tiuj iloj. Sed la lo^gantoj de la Paradizo eltrovis ke oni fakte povas nutri la najbaron kaj la najbaro povas nutri onin. La diferenco inter paradizo kaj infero ne estas la loko sed estas la homoj kiuj lo^gas tie"


3). La Diferenco inter La Paradizo kaj La Infero
 
Esperanto ASAP- Chapter 19(2)
Go to Contents Table
^CAPITRO 19 (DEK NAÛ) Parto 2
Reading Passages/ Legaˆjoj (2)



New Words :
to chatter     
babil/-i
E : babble
inconvenience, annoyance
^gen/-o

to discover, find out
eltrov/-i

pair
par/-o 

to dream (in sleep)
son^g/-i
E : somnambulist
paradise, Heaven
paradiz/-o

to meet someone
renkont/-i 

point
pint/-o 

to struggle, thrash about
barakt/-i 

rule, regulation
regul/-o

to wonder, marvel at
mir/-i
E : miraculous
situation
situaci/-o

atmosphere, ethos
etos/-o

skin
haût/-o

banquet
banked/-o

agreeable, pleasing
agrabl/-a

difference
diferenc/-o

impressive, imposing
impon/-a

feast (banquet)
festen/-o

tired
lac/-a
E : lassitude
Hell
infer/-o
E : infernal
both
ambaû
E : ambidextrous
hospital
hospital/-o  

evidently
evident/-e  

1). La 26a de decembro estas la festtago por kiu sanktulo?
2). Kiu boaco havas ru^gan nazon?
3). En Britujo oni man^gas meleagron dum la Kristnaskman^go. Kion oni man^gas en la ^Ce^ha Respubliko?
4). Je kiu tago oni devas forpreni la Kristnaskajn ornama^jojn?
5). Je la unua tago de Kristnasko mia vera amantino donis al mi perdrikon en pomarbo. Kion ^si donis al mi je la kvina?
6). Kie oni kutime trovas la Kristnaskan feinon?
7). Kie kreskas visko (mistletoe)? Kaj el kiu lando nuntempe ni a^cetas la viskon?
8). Por bon^sanco la unua persono kiu eniras la domon en la nova jaro devas porti kion? Kaj kian personon oni bezonas?
9).Kiu lando kutime donas la Kristnaskarbon al la urbego Londono?
10).Kiu muzikisto verkis la Kristnaskan kanton "Aûskultu- la heroldan^geloj kantas"
11).Je la nova jaro oni kantas "Auld Land Syne". Kiu verkis ^gin?
12).Kiuj estas la nomoj de la tri sa^guloj, kiuj vizitis la staltrogon?
13).Krom oro ili donis al la Bebo olibanon kaj mirhon. El kie ili devenas?
14).En Britujo la ^cefa man^go ^ce Kristnasko okazas je la tagmezo de la 25a. Kiam en Eûropo?
15).Kiuj bestoj ^ciam celebras la naski^gtagon je la 1a de januaro?
16).Por Kristnaska pudingo en Britio oni man^gas pudingon el prunoj. Kion oni man^gas en Eûropo?
17).Kial oni ne bruligas fajron dum la nokto de la 24a de decembro?
18).En kiu aspekto la boaco malsimilas al aliaj cervoj?

Solvoj :

1). Sankta Stefano 2). Rudolfo 3). Karpo 4). La 12an tago post Kristnasko (t.e. la 6an de januaro) 5). Kvin orajn ringojn 6). ^Ce la supro de la Kristnaskarbo 7). Sur pomarbo; el Franujo 8). Karbon, malhelan personon 9). Norvegujo 10). Felix Mendelssohn 11). Robbie Burns 12). Kaspar,Mel^cior,Balthazar 13). Ambaû estas arbrezinoj 14). Dum la vespero de la 24a. 15). Kur^cevaloj 16). ^Cokolada ^stipo 17). ^Car Sankta Nikolao devas grimpi malsupren laû la kamentubo. 18). La ina havas bran^ckornojn



4). Kristnaska Kvizo
TRADUKO
TRADUKO
New Words :
to take away     
forpren/-i

misletoe
visk/-o

birthday
naski^gtag/-o

myrrh
mirh/-o  

carp
karp/-o

ornament
ornama^j/-o

coal
karb/-o
(E: carbon)
partridge
perdrik/-o

Czech Republic
^Ce^hio

plum
prun/-o *

fairy
fein/-o

pudding
puding/-o

feast day (saint)
festtag/-o

quiz
kviz/-o 

frankincense
oliban/-o 

racehorse
kur^ceval/-o

herald
herold/-o

resin
rezin/-o 

horn (animal)
korn/-o
(E : cornucopia)
ring
ring/-o  

log
^stip/-o

turkey
meleagr/-o

manger
staltrog/-o

wise
sa^g/-a
(E : sage) 
* Notice that a prune is seka pruno (dry plum)
5). La Unuaj Po^stmarkoj
Antaû 1840 kiam oni sendis leteron, la ricevinto devis pagi kaj ne la sendinto. Kompreneble ofte oni ne volis ricevi leteron, ekzemple se ^gi enhavis fakturon, kaj do oni ne pagis. La po^sto perdis monon. Ili devis porti la leterojn sed ili ne ricevis pagon.
Dum 1840 la instanco de la po^sto sub sia estro, Sir Rowland Hill, decidis ke:
1). La sendanto devos pagi
2). La kosto similos ^cie en Britujo. La kosto dependos je pezo kaj ne distanco. Antaûe por sendi leteron de Londono al Edinburgo aû Dublino, kiu tiam estis ankoraû parto de Unui^ginta Regno, estis multkoste.
3). Por montri ke oni fakte jam pagis, oni algluis po^stmarkon sur la koverton.
Tiel la unuaj po^stmarkoj en la mondo naski^gis - nigra po^stmarko po unu penco kaj blua po du pencoj. La tiel nomitaj Penny Black kaj Twopenny Blue.
^Car ili estis la unuaj po^stmarkoj en la mondo oni ne bezonis presi sur ilin la nomon de la lando. ^Gis hodiaû Britujo estas la sola lando en la mondo, kiu ne presas sian nomon sur siajn po^stmarkojn.
Por ke homoj ne reuzi la po^stmarkojn la instanco stampis ilin per ru^ga stampo en la formo de malta kruco. Tamen la homoj tiam similis al la nuntempaj. Por ^spari monon ili fraûdis- fakte ili forpurigis la ru^gan stampon kaj reuzis la po^stmarkon.
Post proksimaj ses monatoj la instanco devis ^san^gi la ru^gan maltan krucon al nigra malta kruco. Tiu enhavis en la inko karbonon kaj ^ci tiu ne dissolvigis en iu ajn solvilo.
Bedaûrinde oni ne povis facile vidi nigran stampon sur nigra po^stmarko. Kaj do dum 1841 la po^stmarko po unu penco ^san^gi^gis al ru^ga po^stmarko (la tiel nomita Penny Red).
Sed la fraûdantoj trovis du po^stmarkojn -unu kun la stampo apud la supro kaj alia kun ^gi apud la malsupro, tran^cis ambaû en du pecojn, kungluis la purajn pecojn kaj reuzis ilin!
^Ciuj el tiuj po^stmarkoj havis literojn en la malsupraj anguloj.
La unua vico estis AA, AB, AC ktp ^gis AL. La dua BA, BB, BC ktp kaj la fina TA, TB ^gis TL. L estas la 12a angla litero, T la 20a kaj dudekoble 12 estas 240, kompreneble 240 malnovaj pencoj trovi^gis en pundo.
Dum 1864 la instanco eldonis novajn po^stmarkojn kun literoj en ^ciuj anguloj. Ekzemple AB malsupre kaj BA supre. Tiam por reuzi po^stmarkojn fraûdulo bezonis trovi du po^stmarkojn- unu kun la stampo nur en la supra duono de la po^stmarko kaj alia kun la stampo en la malsupra duono. Ankaû ili bezonis la samajn anguloliterojn kun la ordo supre inverse al la malsupre. Tre malkutima okazo.
Tiuj po^stmarkoj daûris ^gis 1880 kaj do multaj milionoj estas eldonitaj kaj nur kelkaj estas nuntempe multvaloraj. Tamen oni povas fari tre interesan kolekton de tiuj belaj po^stmarkoj.
Por iu, kiu opinias ke nuntempe mankas al la mondo fraûduloj, interesas ke, dum la lastaj jaroj, la po^sto eldonis la unuan po^stmarkon po dek pundoj. Por gardi ^gin kontraû fraûdo ^gi uzis specialan inkon por la kapo de la re^gino, kiu ^sajne ^san^gigas sian koloron laû la direkto en kiu oni rigardis ^gin. Ankaû la nova po^stmarko uzas specialajn kolorajn fibrojn en la papero, havas ovalan truon en la mezo de ^ciuj vicoj de randodentoj kaj por blinduloj, sed ankaû kontraû fraûduloj ^gi havas la valoron premitan en la brajla skribado.



New Words :
TRADUKO
to defraud     
fraûd/-i 

invoice
faktur/-o

to dissolve
solv/-i

Malta
Malto

to guard, keep
gard/-i

order (sequence)
ord/-o

to glue
glu/-i 

perforation
randodent/-o
'edge tooth'
to press
prem/-i

piece
pec/-o

to print
pres/-i 
E: the press
United Kingdom
Unui^ginta Regno

to stamp (ink cancel)
stamp/-i

blind
blind/-a   

authorities
instanc/-o

oval
oval/-a  

Braille
brajl/-o

special
special/-a

carbon
karban/-o

valuable
valor/-a

colour
kolor/-o

in fact
fakt/-e 

corner
angul/-o
E: angle
in reverse
invers/-e

fibre
fibr/-o




CONTINUE
Homepage
Contents Page
Top of Page