Go to Contents Table
Esperanto ASAP- Chapter 19(3)
^CAPITRO 19 (DEK NAÛ) Parto 3
Reading Passages/ Legaˆjoj (3)



6).Dialogo inter butikisto kaj klientino
B: Butikisto K: Klientino

B: Saluton,sinjorino. ^Cu mi povas helpi vin?
K: Jes, mi volas a^ceti donacon por mia nevo, kiu baldaû havos naski^gtagon.
B: Kiom da jaroj li havos?
K: Dek unu.
B: Eble pla^cus al li fotografilo?
K: Ne - li jam havas.
B: Eble li ^guos kompaktdiskon?
K: Oh ne...mi ne opinias, ke lia patrino povas toleri la muzikon..la muzika^con...ne la kakofonion al kiu li deziros aûskulti.
B: Kion vi opinias ke li ^satus?
K: Mi ne scias.
B: ^Cu li ludas sporton?
K: Tute ne! Li estas tro timema por ludi iun ajn sporton!
B: ^Cu li havas šatokupon?
K: Nur unu- li kolektas la registronumerojn de aviadiloj.
B: Bone- mi havas grandegan libron pri tiu. ^Gi enhavas detalojn pri aviadiloj de ^ciuj landoj en la mondo.
K: Certe ne! Mi ne aprobas tiun okupon- ^gi estas malšparon de tempo.
B: Pri kio vi aprobas por li?
K: Mi ne estas certa. Fakte mi ne scias.
B: Eble vi povos alkonduki la knabon ^ci tien kaj tiam li mem povos elekti ion.
K: Ho ne! La donaco devas esti surprizo por li!
B: Mi havas! ^jetono por libro.
K: Eble li ne volos a^ceti libron.
B: Mi sugestas, ke vi donu al li monon kaj tiam li povos elspezi ^gin kiel li deziras.
K: Bonege! Efektive mi nun ne bezonas resti ^ci tie en via butiko. Eble li volos a^ceti aliloke. Mi dankas vin, vi estas tre helpema.
B: Dankon al Dio! ^Gis revido,sinjorino aû, mi esperas, adiaû.



TRADUKO
New Words :
to approve of    
aprob/-i 

music
muzik/-o 

to choose
elekt/-i
E : election
nephew
nev/-o

to help
help/-i

plane
aviadil/-o
'flying tool'
cacophony, din
kakofoni/-o

register
registr/-o 

customer, client
klient/-o

sport
sport/-o  

detail
detal/-o

time
temp/-o   

dialogue
dialog/-o

token
^jeton/-o

expense
elspez/-o 

certain 
cert/-a  

gift, present
donac/-o
E : donation
in fact
efektiv/-e  

hobby
^satokup/-o
'like-occupation'
goodbye, farewell
adiaû
Rather more final than ^gis la revido
(A true story experienced by the author during 1987)

Antaû kelkaj jaroj mi feriis en Zairio (nuntempe Demokrata Respubliko Kongo). Mi voga^gis laû la rivero Itubi en boato- fakte en prameto ^car du homoj veturigis ^gin per longaj stangoj, kiel la studentoj faras sur la rivero Kemo ^ce Kembri^go. Antaûe estis junulo, kiu havis proksimume dek kvar jarojn, kaj malantaûe la patro. Rigardante la buntajn birdojn, ni trankvile voja^gis laû la rivero kiam mi ekvidis belan verdan serpenton, kiu na^gis sur la akvo al ni. Mi estis fotografonta ^gin kiam la knabo frapis la akvon apud la serpento per la stango. ^Ci tiu ago balancis la boaton kaj, ^car mi timis enfali en afrikan riveron pro la risko de bilharzio (grava malsano, kiun oni povas ricevi de akvoparazito) mi firme tenis la randojn de la boato kaj do mi maltrafis la foto^sancon.
Tamen e^c pli malbona sekvis. Mia amiko, kiu sidis antaû mi, subite stari^gis kaj skuegis nian prameton- kaj io (aû iu) falis en la akvon. Kiam la konfuzo kvieti^gis mi denove vidis la serpenton- grimpantan sur la riverbordon. Ankoraû neniun fotografa^jon!
Kio okazis? Kiam la knabo frapis la akvon, la serpento saltis en la boaton, turnis sin kaj ekrampis en nian direkton. La knabo tuj ^jetis sin el la prameto. Mia amiko levis korbon, en kiu trovi^gis nia man^ga^jo, kaj ^jetis ^gin sur la serpenton. La malfeli^ca reptilio saltis el la boato kaj forna^gis.
Nur poste oni informis min ke la serpento estis verda mambo, eble la plej venena en Afriko. Mi estis sidanta proksimume unu metron for de certa morto! Bedaûrinde miaj amikoj hejme ne kredas la historion pro la manko de fotografa atesto.


7). Memorinda Aventuro
TRADUKO
New Words :
to hold
ten/-i
F : tenir
metre (measurement)
metr/-o

to photograph
fotograf/-i 

parasite
parazit/-o   

to receive, catch (illness)
ricev/-i 

pole, rod
stang/-o 

to swim
na^g/-i

punt (boat)
pramet/-o 

to swing, rock (tr)
balanc/-i 

reptile
reptili/-o

to voyage, travel
voja^g/-i 

risk
risk/-o

bilharzia (illness)
bilharzi/-o

snake
serpent/-o 
E : serpent
boat
boat/-o

story
histori/-o  

Cambridge
Kembri^go

university student
student/-o  

confusion
konfuz/-o

Zaire
Zairio

Congo (country)
Kongo 

calm, quiet, docile
kviet/-a   

direction
direkt/-o

democratic
demokrat/-a  

edge
rand/-o

poisonous
venen/-a
E : venom
evidence
atest/-o

tranquil, quiet
trankvil/-a 

mamba (snake)
mamb/-o

firmly
firm/-e 

8). Tipa Leciono
Instruisto : Bonan matenon, gelernantoj. Hodiaû ni lernos pri la geografio de Kimrujo.
Petro : Sinjoro, ^cu VI ne jam scias ion pri la temo?
Instruisto : Kompreneble, Petro. Evidente mi devis diri, ke vi kaj ne ni lernos pri la geografio.
Maria : (anhele) Sinjoro, mi pardonpetas ^car mi estas malfrua. Mi maltrafis la buson.
Instruisto : Nu, sidi^gu, Maria kaj rapide, mi petas. Do - pri Kimrujo.
Georgo : Sinjoro, kiam Henriko kaj mi estis malfruaj hieraû vi punis nin. Do nun vi ankaû devos puni Maria simile, ^cu ne?
Instruisto : Mi supozas ke vi pravas, Georgo. Maria, skribu por mi centfoje 'Mi devas lerni, ke akurateco estas grava afero'. Nun pri Kimrujo.
Elizabeto : Pardonu, sinjoro sed kvankam vi donis punskribon al Henriko hieraû, li, ^gis nun, ne donis ^gin al vi.
Instruisto : Vere, Elizabeto. Kie estas viaj linioj, Henriko?
Henriko : Mi forgesis skribi ilin, sinjoro.
Instruisto : Kia surprizo! Skribu ^ci-vespere ducent aû morgaû vi gajnos retenon por vi. Nun Kimrujo estas lando en..
Elizabeto : (laûte) Aû!
Instruisto : Elizabeto! Kial vi kriegis tiel?
Elizabeto : ^Car Henriko ^jus piedbatis min, sinjoro.
Instruisto : Kial, Henriko?
Henriko : ^Car ^si rememorigis vin pri miaj linioj, sinjoro.
Instruisto : Diabloj! Vi- ambaû- havos retenon morgaû post la fino de la lasta leciono. Kaj nun... Kimrujo.... (^gene) Oh! Jes, ...Petro...kion VI volas?
Petro : (balbute) Mi petas, sinjoro, ^cu mi rajtas viziti la necesejon?
Instruisto : Nun en la mezo de la leciono!
Petro : (balbute) Se mi ne povus, eble mi e^c krevus.
Instruisto : Rapide, knabo, kaj se vi pasos pli ol du minutojn, mi punos vin. A^h- ^cu li devis preskaû nokaûti tiun pupitron?
Kelkaj : Vi diris, sinjoro, ke li rapidu.
Instruisto : Denove al Kimrujo. ^Gi estas lando en la okcidento de Britujo kaj...Jes, Paûlo.
Paûlo : Sinjoro, ^cu vi deziras, ke ni skribu notojn?
Instruisto : Mi supozas - kiam mi finfine povos komenci.
Vil^cjo : (krude) Mi ne havas plumon!
Instruisto : Vil^cjo, ^cu mi ^ciam devas diri al vi, ke vi ne elkriegu en leciono? Levu la manon kaj atendu ^gis mi donos al vi la rajton paroli.
Vil^cjo : Mi pardonpetas, sinjoro, sed mi ne havas plumon.
Instruisto : Ne gravas. Uzu krajonon.
Vil^cjo : Sed sinjoro...
Instruisto : Vil^cjo... levu vian manon. Nun...
Vil^cjo : Sinjoro, mi ne havas krajonon.
Instruisto : Jes, Helena
Helena : Bonvolu, sinjoro, mi enuis. Kiam ajn ni eklernos pri Kimrujo?
Instruisto : Baldaû, Helena. (al ^ciuj) Silentu. (severe) Se iu ajn interrompos denove mi punos severe. ^Cu vi ^ciuj komprenas min..... Nun la ^cefurbo de Kimrujo estas Kardifo kaj... Kiu ^jus ˆjetis paperaviadilon trans la ^cambron? Vi.. raportu al mi je la fino de la leciono, Danjo.
(La sonorilo sonas por la fino de la leciono.)
Instruisto : Aûskultu, lernontoj. Mi diris lernontojn anstataû lernantoj ^car mi opinias, ke dum la lasta leciono vi lernis nenion. Tamen mi estas certa ke vi lernos kaj rapide lernos dum reteno je la kvara posttagmeze. Gelernontoj, viaj hejmtaskoj estas legi pri Kimrujo en ^capitro kvar de viaj geografiolibroj. Jes Vil^cjo..
Vil^cjo : (krude) Sinjoro, min (tiele) kaj mia fratino, Anjo, ferios kun niaj gepatroj ^ce Butlins dum la proksima semajno kaj do ni ne povos legi la hejmtaskon. (tiele= sic i.e. the mistake printed is deliberate)
Instruisto : Sed la ferio por Pentekosto estis antaû nur unu semajno.
Vil^cjo : Sed niaj gepatroj devis labori tiam kaj povas ferii nun. Kompreneble ni devos kunesti kun ili.
Instruisto : Kiu Butlinsloko? Tiu ^ce Pwllheli en Nordkimrujo au ^ce Barry en la sudo?.
Anjo : Fakte, sinjoro,..ni vizitos Skegness ^ce la orienta marbordo de Anglujo.
Instruisto : Fakte mi deziras ke vi iru al Francujo, Aûstralio, Venuso aû ie ajn krom ^ci tie!!


TRADUKO
New Words :
Homepage
Contents Page
Top of Page
See CONTINUE