8). Tipa Leciono (Continued)
New Words :


To burst (intr)     
krev/-i

desk
pupitr/-o  

To be correct  (opinion,behavior)
prav/-i
Pravda*
detention
reten/-o

to cry out
kri/-i

homework
hejmtask/-o

To be sorry, To apologise
pardonpet/-i

line
lini/-o 

To forget
forges/-i

paper
paper/-o  

To interupt
interromp/-i

pen
plum/-o 
F : plume
To knockout
nokaŭt/-i 

sea
mar/-o
E : maritime
To pant
anhel/-i  

Venus (planet)
Venuso

To pass, spend time
pas/-i

west
okcident/-a

To stutter, stammer
balbut/-i

early
fru/-a
G: früh
To wait for
atend/-i 
F : attendre
typical
tip/-a 

affair, matter, business
afer/-o

crudely
krud/-e 

Australia
Aŭstralio

well, well then
nu   

bus
bus/-o




*Russian newspaper Pravda (meaning 'Truth')

9).La Nessbesto

La tasko de scienco estas klarigo de ĉio, kio okazas sur la tero. Feliĉe oni ankoraŭ ne komprenas ĉion ĉar se oni fakte komprenas ĉion oni baldaŭ enuos.
Ĉi tie mi havas liston de kelkaj misteroj. Mi diskutos ilin and poste sugestos eblan klarigon.

a). La Nessbesto
En multaj lagoj tra la mondo loĝas onidire monstrojn. Al ni la plej bone konata estas la monstro kiu loĝas en Lago Ness en Skotlando. Tamen similaj bestoj verŝajne loĝas en Kanado, Usono, Japanujo, Islando kaj eĉ Aŭstralio (tie mi supozas marsupia specio!). Ĝis nun oni neniam kaptis tian beston sed ofte oni kaptis aŭ pretendis kapti fotojn.
En Kanado en lago Okanagan loĝas onidire besto nomita Ogopogo. Ĝi estis fotita dum 1968 kaj kompare de la grandeco de la arboj sur la malproksima bordo de la lago oni povis kalkuli ke la besto havis longon da sesdek futoj. Alia kanada besto Manipago aperis antaŭ dek sep sendependaj atestantoj. Tiam ĝi havis kun si kunulon kaj idon.
En Japanujo S-ro Matsubara gajnis premion da 100,000 enoj por la unua foto de la monstro Issie. Supozeble oni kontrolis la foton zorge antaŭ ol oni donis la monon al li!
La nessbesto estis fotografita unuafoje dum 1933 kaj poste pli kaj pli klare dum 1934 kaj 1936. Dum 1960 sudafrikano S-ro Dinsdale uzis kameron por kapti movantan filmon. Ĉi tiu kontroliĝis de la spionado-servo de la Reĝa Flugarmeo kaj ili decidis ke la filmo estis aŭtentika t.e. filmo de io de longo proksimume sesdek futojn, kio naĝis rapide (po 10 mejlojn hore). Kompreneble ĝi ne simple drivis je tiu rapideco. Efektive trimil homoj pretendis, ke ili vidis la Nessbeston.
Nur du eblecoj eblas- la monstro vivas aû ĝi ne vivas.
Se ĝi ne ekzistas - kion multaj vidis? Kompreneble multaj filmoj estas mistifikoj. Iufoje oni verŝajne vidis boaton, grandan fokon, flosantajn arbojn kaj alian rubaĵon. Se putriĝanta organika materio formas gasvezikon ĉe la fundo de la lago, la veziko estas malgranda pro la premego sed kiam ĝi atingos la surfacon ĉar la premo estas pli malgranda la veziko dilatos kaj kaŭzos ondon. Ĉu ĉi tiu klarigas la aferon?
Aliflanke eble la monstro ja vivas. Kial oni ne kaptis ĝin? La lago estas tre longa (24 mejlojn) kaj tre profunda (2000 futojn) - do trovi eĉ sesdekfuta besto similas al trovi kudrilon en fojnamaso.
Tamen Petro Scott, la filo de Scott de la Antarkto kaj fama sciencisto mem, iam estro de la mondkonata birdazilo ĉe Slimbridge, konsideris ke Nessbesto eble fakte loĝas en la lago. Li akiris sufice bonajn radarreflektojn por konvinki sin ke granda movanta objekto troviĝas ĉe la fundo de la lago. Li eĉ donis plenan zoologian nomon al Nessbesto, Nessiteros rhombopteryx.
Ĉu eblas ke grandega besto, nekonita al scienco, povas loĝi en la lago? En 1938 fiŝkaptistoj kaptis fiŝon, celakanto, kiu, laŭ sciencistoj, malaperis antaŭ 300 millionoj da jaroj. Tamen ĝi ankoraŭ vivas ĉe grandega profundeco de la oceano. Dum 1976 la Usona mararmeo kaptis grandan ŝarkon, nekonitan antaŭe, kun longo da dek kvin futoj- apenaŭ fokseno! Antaŭ kelkaj monatoj mi rigardis je la televido novan filmon de vivanta megabuŝo, kiel oni nomis ĝin. Se Nessbesto vivas ĝi verŝajne similas al dinosaŭro. Sur la insulo Komodo en Indonezio oni eltrovis en 1912 lacerton kun longo da pli ol dek futoj - preskaŭ malgranda dinosaûro! Eble en la granda profundeco de lago - kiu scias?
New Words :
to claim          
pretend/-i *

minnow (fish)
foksen/-o 

to convince
konvink/-i

monster
monstr/-o 

to count, calculate
kalkul/-i

mystery
mister/-o 

to dilate, expand
dilat/-i

navy
mararme/-o
'sea army'
to discuss
diskut/-i

needle
kudril/-o

to drift
driv/-i

ocean
ocean/-o  

to float
flos/-i
E : flotsam
radar
radar/-o  

to mystify
mistifik/-i

reflection
reflekt/-o 

to rot
putr/-i
E : putrify
rumour, hearsay
onidir/-o
'one says'
to sew
kudr/-i

rubbish
rubaĵ/-o

air force
flugarme/-o
'flying army'
sanctuary, reserve
azil/-o  

Antarctica
Antarkto

seal (animal)
fok/-o  

bottom
fund/-o
E : fundamental
shark
ŝark/-o  

bubble, blister
vezik/-o
E : vessicant
spy
spion/-o
E: espionage
camera (movie)     
kamer/-o

surface
surfac/-o 

coelacanth (fish)     
celakant/-o

television
televid/-o

companion    
kunul/-o
'with person'
yen (currency)
en/-o

gas   
gas/-o

authentic
aŭtentik/-a

hay   
fojn/-o 

deep
profund/-a
E : profound
haystack   
fojnamas/-o

organic 
organik/-a

Indonesia     
Indonezio

independent
sendepend/-a

lizard 
lacert/-o 

marsupial 
marsupi/-a

material 
materi/-o




* False friend- does not mean 'to pretend' (which is ŝajnigi)

b). La Pilkegoj de Kostariko
Kostariko estas lando en Centra Ameriko. Ĝi kovriĝas de densa arbaro kaj ĝia ĉefa eksportaĵo estas bananoj. Dum la tridekaj jaroj kiam oni senarbigi areon ĉe Diquis por planti novajn bananarbustojn* ili trovis la sferojn. Milojn da sferoj kun diametroj de kelkaj coloj al ok futoj, kun pezoj de kelkaj funtoj al dek ses anglaj tunoj. Ĉiu estas preskaŭ perfekta sfero, tiel glata kaj simetria ke oni devis fari ĝin per mekanika helpo kaj ne simple mane. Ili estis el granito kiu originis en malproksimaj montoj. Doktoro Lothrop de la Universitato de Harvard sugestis pro potaĵeroj trovitaj en la sama tavolo ke la sferoj devenis dum la deksesa jarcento.
Por fabriki ilin oni devis akiri kubon de ŝtono, fari ŝablonon kaj malrapide glatigi ilin per frotado kun aliaj ŝtonoj kaj sablo. Ĉu la primitivaj homoj, kiuj loĝis tie tiam faris tiujn artfaraĵojn kaj se jes - kiel?
La fama verkisto Erich von Daniken sugestis ke tio neeblis al la lokanoj kaj la sferoj devis origini de eksterteruloj. Li ankaŭ proponis simile por la linioj ĉe Nazca en Peruo. Certe estas malfacile por kompreni kial la lokanoj faris tiom de bonegajn sferojn. Supozeble la sferoj havis religian signifon. Eble ili reprezentis planedojn kaj iliaj fabrikintoj adoris la sunon, la lunon aŭ aliajn ĉielajn korpojn. Kompreneble en Egiptujo homoj faris grandegajn laborojn por religio (ĉifoje ili konstruis piramidojn por la religio de la faraono.) Ĝis nun la sferoj de Kostariko restadas arkeologia mistero kaj la lokanoj trovadas pliajn en la koto de la Diquis delto.
* Bananas do in fact grow on a bush and not a tree
New Words :
to export  
eksport/-i

inch
col/-o 

to rub    
frot/-i

level, stratum 
tavol/-o

to originate     
origin/-i 

Peru
Peruo

to plant    
plant/-i

pharaoh  
faraon/-o

to worship        
ador/-i

pot
pot/-o

to write (a book etc), compose
verk/-i 

pottery
potaĵ/-o

archaeology
arkeologi/-o    

pyramid
piramid/-o

area      
are/-o

religion
religi/-o  

ball     
pilk/-o

sand
sabl/-o
F: sable
body
korp/-o
E : corporal 
template 
ŝablon/-o

bush
arbust/-o 

work of art
artfaraĵ/-o

Costa Rica 
Kostariko  

dense
dens/-a  

cube   
kub/-o

mechanical 
mekanik/-a

delta (of river)  
delt/-o  

primitive
primitiv/-a

Egypt      
Egiptujo

smooth
glat/-a 

extraterrestial        
eksterterul/-o

symmetrical
simetri/-a

granite
granit/-o  





Esperanto ASAP- Chapter 19(4)
Go to Contents Table
ĈAPITRO 19 (DEK NAŬ) Parto 4
READING PASSAGES(4) : LEGAĴOJ (4)





 
Return to Reading Passage
 
 
Top of Page
Part Five
Return to the Homepage
© D.Fielding
Translation/Traduko






Translation/Traduko