Mi opinias, ke oni povas dividi la vivhistorion de Esperanto en dek etapojn.
1. ^Gia naski^go (1887)
2. La rapidega kresko dum la fruaj jaroj (1887-1907)
3. La Ido-krizo (1907)
4. La fondi^go de U.E.A. kaj ^gia infaneco (1908-1918)
5. La malkresko de U.E.A. kompare de S.A.T. La rivalado kun I.E.L. (1920-1945).
6. La 'Literatura Mondo' (1920-1945)
7. U.E.A. revivi^gis sub la gvidado de Lapenna post la dua mondmilito (1946-60)
8. La kreskanta influo de T.E.J.O. kaj la eksigo de Lapenna (1960-1975)
9. La antaûnelongaj kaj nunaj jaroj (1980-1992)
10. La estonteco (1992+).
1).La naski^go
La pola okulisto Ludoviko Zamenhof verkadis pri sia projekto de artefarita lingvo dum dek jaroj ^gis, finfine, li eldonis je sia propra elspezo libreton en la rusa lingvo dum julio, 1887. Li uzis la pseûdonimon, Doktoro Esperanto.
2). La kreskado
La lingvo, nomita Esperanto pro la pseûdonimo de sia kreinto, baldaû gajnis multajn adeptojn. En 1888 ^ce Nuremburgo la mondlingvista klubo, kiu antaûe uzis la alian artefaritan lingvon Volapukon, ^san^gis tute al la nova lingvo. ^Gi ankaû eldonis la unuan gazeton en Esperanto, La Esperantisto. Zamenhof mem redakti^gis dum 1890 laû la deziro de la samideanoj.
La nombro de Esperantistoj multe kreskis dum la unuaj dek jaroj - fakte tridekfoje. Novaj kluboj baldaû aperis en Moskvo kaj Sofjo. Bedaûrinde dum 1891 Zamenhof ne povis toleri la elspezon de la gazeto. Esperanto suferis sian unuan krizon. Feli^ce germana termezuristo W.Trompeter konsentis pagi el sia salajro por la eldonado de la gazeto dum tri jaroj. La movado daûris sian kreskon. Dum 1901 Hachette, la grava franca eldonejo, komencis eldoni librojn en Esperanto (ekzemple du 500-pa^gajn librojn de Vallienne). Dum 1902 la unua brita Esperantoklubo fondi^gis ^ce Keighley.
La plej grava afero por la movado, tamen, okazis dum aûgusto, 1905 - la unua internacia kongreso ^ce Bulonjo-sur-Maro. ^Ceestis 688 homoj el dudek nacioj kaj Zamenhof, kiel gastparolanto, ricevis grandegan aklamon.
3). La Ido-krizo
Nenio progresas ^ciam glate kaj dum 1907 Esperantujo ^sanceli^gis pro la Ido-krizo. Iuj reformistoj sugestis fundamentajn ^san^gojn al la lingvo, pri kiuj Zamenhof ne aprobis. Li konsideris, ke internacia lingvo devas esti stabila sen oftaj ^san^goj. Oni sugestis, ke komitato esti^gu por konsideri taûgan solvon de la tuta mondlingvo afero. Zamenhof nomigis de Beaufront kiel sian reprezanton. Bedaûrinde de Beaufront perfidis lin kaj persvadis la komitaton akcepti ^san^gitan formon de Esperanto kiel la solan internacian lingvon. Nekonite de Zamenhof, de Beaufront mem estis fakte la verkisto de ^ci tiu modifita lingvo- Ido.
La Esperanto-movado fendi^gis en du fakojn - la veraj Esperantistoj kaj la Idistoj. Ido malhelpis la Esperanto-aferon ^gis sia velko kaj malapero dum la dudekaj jaroj.
4). La fondi^go de la UEA
Pro la Ido-afero sviso Hector Hodler kaj franco Theophile Rousseau proponis starigon de internacia konfederacio de Esperantistoj kaj dum aprilo, 1908 la Universala Esperanto-Asocio (U.E.A.) fondi^gis. La organiza^jo ankaû kreis reton de delegitoj (tiam nomitaj 'konsuloj') en multaj lokoj por helpi aliajn samideanojn.
La centra oficejo de UEA estis tiam en Svislando, neûtrala dum la unua mondmilito. Do ^gi povis peri por komunikado inter amikoj kaj parencoj, kiuj lo^gas en batalantaj landoj.
5). UEA inter la du mondmilitoj
Post la fino de la unua mondmilito oni fondis la Ligon de Nacioj. En ^gia unua kunveno dek unu delegitoj sugestis, ke lernejoj en la membroj-^statoj devas instrui la internacian lingvon. Irano proponis ^gian uzon en internaciaj aferoj. La franca registaro, tamen, agis miope kaj vetois tion (nerekte sed efektive).
Tra la mondo post la milito socialismo disvasti^gis sub la influo de Lenin k.t.p. ^Car UEA restis politike neûtrala ^gi perdis multajn membrojn al la nova laborista organiza^jo, Sennacieca Asocia Tutmonda (S.A.T.). ^Ci tiu baldaû i^gis pli granda ol UEA mem.
Dum 1936 la nazioj sub Hitler dissolvis la Esperanto-organiza^jojn kaj minacis, malliberigis kaj e^c murdis la Esperantistojn mem (pro la fakto ke Zamenhof estis judo). UEA en Svislando reagis je tio per timema silento. La estro de la jugoslavia movado, Ivo Lapenna, akre kritikis tion. Fine Esperantujo fendi^gis denove pro la formi^go de la Internacia Esperanto-Ligo kun ^gia sidejo en Londono. Lapenna en 1938 estis elektita estrarano de I.E.L. Stalin en Sovetunio ankaû persekutis Esperantistojn.
6). La 'Literatura Mondo'
Kvankam la Esperanto-movado progresis iom necerte dum la dudekaj jaroj, la lingvo mem kaj aparte la literaturo prosperis. En Budape^sto K.Kalocsay redaktis gazeton La Literatura Mondo, kiu dum la venonta kvarono da jarcento donis al la mondo majstroverkojn de Julio Baghy, Raymond Schwartz, Nikolao Hohlov kaj Kalocsay mem. Originala literaturo en Esperanto fakte antaûeniris.
7). UEA post la dua mondmilito
Post la dua mondmilito pro la organizkapablo de Lapenna UEA kaj IEL unui^gis sub la nomo UEA (Berno,1947). Nova mondorganiza^jo anstataûigis la Ligon de Nacioj, la Unui^gintaj Nacioj. Denove Esperanto petis subtenon. Peticio kun subskriboj de preskaû 900,000 individuoj kaj 492 organizoj kun sume 16,000,000 membroj el sepdek ses landoj, estis kolektita kaj transdonita al U.N. Ivo Lapenna ankaû parolis al la ^Generala Konferenco ^ce Montevideo de UNESKO (la edukada fako de U.N.). Finfine UNESKO donis al UEA la rangon de 'en Konsultaj Rilatoj'.
8). La eksigo de Lapenna
Ivo Lapenna dum 1955-1964 estis ^generala sekretario kaj dum 1964-1974 prezidanto de la UEA. Li estis tre energia kaj klopodis multe por la movado. Tamen multaj opiniis, ke li estas tro diktatora, tro okupi^gas pri aferoj eksteraj al la movado kaj ne al internaj kaj ankaû ke ili fidas tro al la politikistoj.
Dum 1966 alia peticio kun unu miliono da individuaj subskriboj kaj apogo de asocioj kun 71 millionj da membroj estis transdonita al UN. ^Ci tiu internacia organiza^jo, la plej grava internacia organiza^jo en la mondo, simple 'perdis' ˆgin!!! UN evidente ne aûskultos racian argumenton.
Lapenna neglektis internajn aferojn- ekzemple multaj membroj preferis la eldonon de La Praktiko anstataû La Monda Lingvoproblemo. Lapenna ne konsentis - la organiza^jo povis eldoni nur unu kaj Lapenna elektis la duan.
La influo de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) kreskadis kaj finfine ^ce la 59a Universala Kongreso en Hamburgo dum 1974 Humphrey Tonkin, eksprezidanto de TEJO, anstataûigi Lapenna'n kiel prezidanto de UEA.
9). La antaûnelongaj kaj Nunaj Jaroj
La ^cefaj aferoj dum la lastaj jaroj estas la kresko de la movado ekster Eûropo.
En Azio multaj junaj adeptoj aperis - aparte en Japanio kaj ^Cinio. En ^Cinio oni instruas Esperanton en multaj lernejoj kaj universitatoj, ^gi ofte estas eldonita per televido kaj la gazeto El Popola ^Cinio estas legita tra la mondo.
En Sudameriko - aparte Brazilo- Esperanto denove kreskas. En Kubo la movado estas sufi^ce forta ke la lando povis gastigi la Universalan Kongreson dum 1990.
La sendependeco de la landoj de la antaûa Sovetunio kaj la liberi^go de la popoloj de Orienta Eûropo povas nur helpi la movadon.
Tamen la plej nova bedo estas Afriko. La unua Afrika Esperanto-Kongreso okazis en Togo dum decembro,1990. Esperantistoj ^ceestis de Ganao, Ebura Bordo, Ni^gerio, Benino kaj kompreneble Togo. Ankaû ^ceestis kelkaj Eûropanoj kaj unu Usonano.
UEA kompreneble celebris dum 1987 la centjaran jubileon de Esperanto. La Universala Kongreso ^ce Varsovio allogis la plej grandan nombron da membroj en la historio de la movado (5946).
10). La Estonteco
Bedaûrinde Esperanto povos plenumi sian celon nur kiam lernejoj tra la mondo instruos ^gin kiel dua lingvo al ^ciuj. ^Gis nun ^gi ne venkis sed kun la kreskado de ekstereûropana influo eble ili povos gagni kie eûropanoj maltrafis. Kompreneble en la malpraa estonteco oni uzos ma^sinojn por traduki de unu lingvo al alia kaj tiam oni ne bezonos Esperanton kiel lingvo de interkomuniko (sed eble simple por la studado de la granda originala literaturo jam verkita). Estas interese, tamen, ke la ma^sino kiu atingis ^cefrontan lokon en la konkurado por aûtomata traduksistemo estas D.L.T. (Distribuita Lingvotraduko) kiu uzas Esperanton kiel pontlingvo inter (finfine) iuj ajn du lingvojn. Laûdo al la Zamenhofa logiko de 1887!
New Words: