Mia Unua Vojaˆgo
Post kvin tagoj en Birkenhead mia ^sipo 'Athelviking' ekveturis je la 25a de marto, 1944 al Novjorko, eskorte. La fino de la 'batalo de Atlantika Oceano' alproksimi^gis, kaj mi memoris nur kelkajn problemojn, krom unu ruinita vespero dum severa elektra ^stormo kiam aviadil^sipo perdis sian direkt-eblecon kaj preskaû koliziis kun ni.
Ni havis semajnon en la seka-doko en Brooklyn, kiam mi sukcesis surterigi kelkajn fojojn, kaj rigardis la enlandanojn. Unu okazo restas en mia menso.Kiam mi dankis la viron, kiu provizis mian unuan 'Banana Split' (tipo de glacia^jo kun frukto). li respondis "Ne danku min, vi pagas la koston"!
Tiam ni voja^gis suden al Kubo, al haveno je la norda marbordo, nomita Nuevitas, kie nia ^sar^go estis melaso. Iun posttagmezon oni ordonis al mi kontroli la aparaton en savboato kaj do portante nur kuloton, mi sidis en ^gi. Neniu avertis min pri la dan^gero pro la tropika suno kaj rezulte mi ege sunbruni^gis, tiom fakte ke dum la vespero mi i^gis delira. Post unu tago la ^sipo eniris Havanon por la fina ^sar^gi^go, kaj oni metis min surteren kaj en hospitalon.
Mi ne sciis, ke ^gi estas aku^sejo kaj mi estas la sola viro tie. Mi restis tie dum proksimume kvin tagoj. Virinoj de ^ciuj formoj, grandecoj kaj koloroj konstante malkvietigis min per klakigo de la fenestraj stangoj. Dum ^ci tiu tempo mia ^sipo ekvoja^gis al Novjorko por ^sar^gi^gi per aeroplanoj, portotoj al Britio, sur la ferdekon. Kiam mi estis sana la aûtoritatoj forprenis min al speco de koncentrejo ^ce la Morra Kastelo ^ce la enirejo de Havana haveno. La dogano malfermis mian paka^jon kaj simple prenis ion, kion ili deziris, kaj oni tiam kondukis min al tre granda kazerna ^cambro, kie estas vicoj de triopaj ^siplitoj. Por lun^co mi ricevis grasajn nigrajn fabojn sur stana telero.
Kompreneble mi ne estis feli^ca pri la afero kaj, dum mi scivolis fari kion, juna usona maristo kiu maltrafis sian ^sipon, alproksimi^gis al mi kaj konsilis ke mi kontaktu la Britan Ambasadon. Tiu kaûzis grandan argumenton en la ^cambro nomita 'Oficejo', sed finfine mi sukcesis telefoni kaj oni sendis aûton por mi el la ambasado kaj metis min en luksan hotelon nomitan 'Ambos Mundos'. Tie mi ricevis viziton de membro de la Angla Banko en Havano kaj li estis ankaû membro de societo, kiu helpas britajn maristojn, kiuj havas problemojn. Tie mi ^guis luksan vivon, man^gante specojn de man^ga^joj, kiuj ne estis obteneblaj, kompreneble, en Britio dum la milito. La societo donis al mi tropikajn vesta^jojn kaj gastigis min ofte. Unu vesperon ili kondukis min al altranga balo, kie trovi^gis multaj homoj kun titoloj.
Mi ^jus alkutimi^gis ^ci-tiun vivon de luksa^jo, kiam mi ricevis ordonojn de mia kompanio kaj oni metis min sur trajnon por ses-hora voja^go al la suda kuba haveno Cienfuegos, kie unu el iliaj ^sipoj, nomita 'Athelduke' ^sar^gi^gis. Post mallonga voja^gon al Novjorko, kie aeroplanoj kaj tankoj ^sar^gi^gis ferdeken ni reiris al Britio, kie oni donis al mi unu semajnan ferion.
Notu! Ambaû miaj du unuaj ^sipoj subakvi^gis pro torpedoj nur kelkaj monatoj antaû la fino de la milito.
Stan Waldron