INJEKTOJ                                        

Dum 1796 Edvardo ^Genner rimarkis ke melkistinoj, kiuj antaûe suferis pro la kupokso, estas imunaj dum epidemioj de variolo. Li opiniis, ke trovi^gas io en iliaj korpoj protektante ilin. Li injektis okjaran knabon per kupokso-puso. Post kelkaj semajnoj li reinjektis la knabon sed ^ci foje per variolo-puso. La knabo ne ricevis variolon. ^Ci tiu estis la unua fojo kiam injekto protektis iun kontraû malsano.
Dum la okdekaj jaroj de la 19a jarcento Pasteûr en Francio sukcesis simile per vakcinoj kontraû rabio kaj ^holero.
Nuntempe injektojn oni faras per subhaûta nadlo aû iam per altprema ^spruco rekte tra la haûto. La loko por la injekto estas en la brako, en la gluteo aû, de tempo al tempo, aliloke ekz. antaûe oni devis injekti kontraû rabio rekte en la abdomenon. La injekto povas punkcii muskolon aû (pli dan^gere sed pli efike) vejnon.
Vakcinoj enhavas unu el la jenaj:
(a). Vivanta sed malfortigata viruso (ekz. Rubeolo. Morbilo) aû bakterio (tuberkulozo)
(b). Mortiginta viruso (ekz. Gripo) aû bakterio
(c). Rilata sed multe pli milda viruso (ekz. Kupokso por proktekti kontraû variolo)
(^c). Ege mildigita tipo de la toksino farita de bakterio (ekz. tetano)
^Cu vakcinoj sukcesis? Dank' al injektoj oni fine eliminis variolon el la mondo en 1977. Oni opiniis, ke sukceso kontraû tuberkulozo kaj difterio sekvos sed bedaûrinde homoj i^gis tro memkontentaj kaj gepatroj ne faris al si la klopodon injektigi la geinfanojn. Ambaû malsanoj nun denove disvasti^gas.
Voja^gantoj protekti^gas per injektoj kontraû flava febro, tetano, tifoida febro kaj hepatito tipo A. Bedaûrinde en kelkaj landoj la nadloj, kiujn oni uzas, ne estas sterilaj (fakte iam oni reuzas la saman nadlon multfoje- kaj do novaj teruraj malsanoj (ekz. Aidoso kaj hepatito tipaj B kaj C) disvasti^gas. Certe tre gravas ke kiam oni voja^gas en Afriko oni devas kunporti la ^gustan internacian injektateston pri flava febro. Alie kiam oni provas iri trans landlimo la doganisto insistus ke oni ricevu novan injekton- eble per dan^gera nadlo.
Krom la risko pri malsterilaj nadloj, kiaj aliaj riskoj okazas dum injektado? La triobla injekto (kontraû difterio, tetano kaj koklu^so) estas malpopulara al gepatroj ^car eble unu ero (tiu kontraû koklu^so) povus kaûzi difekton al la cerbo de bebo.

En Britio la registaro rekomendas la jenan programon por beboj.
Dum jaro unua : La triobla injekto, poliomjelito, hemofila gripo (Hib)
Dum jaro dua : morbilo, mumpso kaj rubeolo (MMR injekto)
Antaý ekkomenco al lernejo : ripetaj dozoj de ^ciuj el la supraj krom koklu^so kaj gripo.
Inter 10-14 jaroj : tuberkulozo
Estas grave ke oni kontrolas ke mankas aero en la injektilo ^car se e^c malgranda aero-veziko eniras la sangon, ^gi povas kaýzi embolion kaj e^c morton. Tio estas aparte grava por nekvalifitaj injektantoj ekz. dum la meminjekto de insulino aû de narkota^joj.
                                                                                                                                               Derek Fielding

EL NIA BULTENETO                                  Pa^go10
 
Klaku por la Hejmpa^go
Reiri al la Indekso
Al la Supro
 
La venonta pa^go
Klaku por reiri al la Menuo
Lastfoje ^san^gita : la 31an de januaro, 2007
LEPOROJ
                               
Ili estas, laû la Plena Vortaro, "Kvarpiedaj rapidkruraj ^casbestoj el vico de dentoskrapuloj", simulantaj al kunikloj sed pli grandaj ol ili. La vorto devenis el la latina vorto 'Lepus'
Estas diversaj esprimoj aû aforismoj pri leporoj, ekzemple:-
"Kiu ^casas samtempe du leporojn kaptas nenion"
"Freneza kiel marta leporo"
"Kuri kun la leporo kaj hundo".
Leporo malofte ku^sas subtere kiel kuniklo sed fidas al la koloro de sia felo kaj al sia rapideco por eviti kaptadon. ^Gia plej dan^gera malamiko estas la ermeno.
La leporo estas indi^gena al Britio. La romanoj dorlotis ^gin kaj la normanoj havis specialajn parkojn por ^gi. Estas kelkaj specoj de la besto- en Britio ni havas la eûropan leporon, tamen en Skotlando estas alia speco- la monta. En Irlando estas alia speco, kiu havas mallongajn krurojn kaj tiu speco ne ^san^gas sian felon dum vintro.
En Anglio la plej famaj leporoj estis dorlotitaj de la poeto William Cowper. Ili nomi^gis Puss, Tiney kaj Bess. Puss ofte dormis sur la genuoj de Cowper kaj ^gi vivis ^gis la a^go de preskaû 12 jaroj. Cowper verkis poemon pri Tiney kun la titolo "Epitafo al Leporo".
Estas multaj supersti^coj pri leporoj. La romanoj kredis ke, se leporo transiras la vojon, tio estas averto pri dan^gero. En Skotlando oni kredis, ke la maljuna virino, kiu estas sor^cistino, ^san^gi^gas al leporo ^ciunokte.
                                                                                                                                                               Frank Curtis
 
LEPOROJ                                        
Leporo estas besto, kiu similas al kuniklo sed ^gi estas iom pli granda (proksimume du futojn longa) kaj kun pli grandaj oreloj, mallonga vosto kaj multe pli fortaj malantaûaj kruroj. Ili vivas sur la surfaco kaj, malkiel kunikloj, ne tunelas por fari terneston. La idoj naski^gas kun la okuloj malfermataj (kuniklidoj naski^gas blinde) kaj povas man^gi herbon nur unu tago post naski^go- kunikloj devas su^cigi dum almenaû monato.
Leporoj estas tre fekundaj reprodukti^guloj kaj povas gravedi^gi tiel frua kiel februaro. Leporino povas naski tri aû kvar arojn da idoj (^ciu kun almenaû tri idojn) ^ciujare ^gis septembro.
Trovi^gas du specioj de leporoj en Eûropo- la bruna kaj la monta (kiu fakte blanki^gas dum la vintro)
Leporoj povas kuri po 45 mejloj dum horo kaj povas bone salti (e^c ^gis 20 futoj longe kaj 5 futoj alte. Nuntempe leporoj estas malpli abundaj ol antaû la dua mondmilito. La ^cefa atakbesto estas la vulpo, kies nombroj pligrandi^gas, kaj ankaû modernaj metodoj de agrikulturo ne helpas leporojn ^car ili mal^sirmas la surterajn idojn kaj la atakbestoj povas trovi ilin pli facile ol antaûe.

 

La marta leporo estas simbolo de freneza besto. Ekzemple Lewis Carroll en la tefesta sceno de "Aventuroj de Alico en Mirolando" havas du frenezajn bestojn- la marta leporo kaj la freneza ^capelisto (^car ^capelistoj suferis pro cerb-venenado pro sia uzado de hidrargo).
Alice diris "La marta leporo estos certe la plej interesa, kaj eble ^car estas Majo, ^gi ne estos tute freneza aû almenaû ne tiel freneza kiel ^gi estis dum Marto." 
"Freneza kiel marta leporo" estis ofta frazo en la tempo de Carroll kaj trovi^gis en la proverbaro de John Heywood', eldonita dum 1546. Oni opinias, ke oni bazis tion je populara kredo kaj ne scienco. La dira^jo devenis de la konduto de leporo je la komenco de la longa seksarda sezono, kiu daûras de februaro ^gis septembro, kiam nericevemaj inoj uzas siajn antaûajn krurojn por forpu^si troardajn virbestojn.
Bedaûrinde pro ilia rapideco oni uzas leporojn en la a^ca pseûda sporto, lepor^casado. (angle Hare Coursing). Oni fondis la unuan klubon por lepor^casado dum 1776 ^ce Swaffham en la Graflando Norfolk.
La celo de la sporto estas por du hundoj (kutime kurhundoj) konkursi unu kontraû la alia en provo de rapideco, obstineco kaj vigleco dum postkurado post vivanta leporo. La terurigitaj bestoj devas kuri por savi siajn vivojn simple por distri la spektantojn. Oni donas poentojn al hundo se ^gi povas kaûzi la leporon turni tra ortangulo dum la ^casado kaj evidente e^c pli por trafi ^gin. La adeptoj de la sporta^co diras, ke la leporo tuj mortos kiam unu hundo trafas kaj mordas ^gin sed de tempo al tempo la du hundoj trafas la leporon samtempe kaj preskaû ^siras la leporon, ankoraû vivantan, en du partojn.
Dum la Millennium Cup Lepor^casada Konkurso dum decembro, 2000, preskaû 1 el 4 de la 126 leporoj, kiuj estis ^casitaj, mortis.
Feli^ce la lepor^casado nun estas kontraûle^ga kaj la lasta konkurso, la Waterloo Cup, okazis ^ce Altcar, apud Liverpolo ^ci-februare.
Kompreneble la leporo havas bongustan viandon- kaj bone konata angla recepto estas 'Jugged Hare'.
Jen: Trempu la pecojn de leporo en miksa^jo de ru^ga vino kaj juniperaj beroj dum almenaû unu tago. Tiam metu ^gin en fajencan kru^con (la angla Jug) kun legomoj kaj spicoj kaj stufu. Kiam la viando estos kuirita, forver^sau la saûcon, miksu ^gin kun kremo kaj la sango kaj hepato de la leporo. Ver^su la miksa^jon sur la stufitan leporon- kaj ^guu!

Derek Fielding