Goriloj
La gorilo estas la plej granda primato kaj, krom la ^cimpanzo, nia plej proksima bestparenco. ^Gi estas tre inteligenta besto kaj nur ^cimpanzo kaj delfeno povas rivali ^gin. Oni e^c instruis al la gorilo Koko signolingvon kaj oni povis interkomuniki sufi^ce facile kun ^gi.
Trovi^gas tri tipoj da goriloj.
(1). La Okcidenta Malalteja Gorilo kiu lo^gas ^cefe en Kamerunio, Sudorienta Ni^gerio kaj Okcidenta Kongo. Proksimume 100,000 vivas. ^Gia felo estas brun-nigra. ^Gi estas la sola gorilo, kiun oni povas rigardi en besto^gardenoj.
(2). La Orienta Malalteja Gorilo, kiu lo^gas en Orienta Kongo, Ruando kaj Ugando. ^Gi havas malhelan nigran felon. ^Ci tiu gorilo estas endan^gerita kaj nur 12,000 ankoraû vivas.
(3). La Montara Gorilo, kiu lo^gas en la samaj landoj kiel la lasta sed oni nur povas trovi ilin ^ce alteco inter 10,000 kaj 14,000 futoj. Kvankam ili estas ege endan^geritaj kun nur 350 vivantaj, oni scias pli pri ^ci tiuj bestoj ol la plej abundaj malaltejaj goriloj. La kialo estas pro la esplorado de Dian Fossey, kiu dum multaj jaroj, studis la gorilojn kaj e^c lo^gis apud ili. Oni faris filmon "Goriloj en la nebuletoj" pri ^sia laboro. Bedaûrinde la regiono estas tre dan^gera kaj multe suferis pro diversaj militoj. La gerilistoj mortigis gorilojn- aû por man^gi ilin aû por vendi la kapojn al a^caj kolektantoj en la Okcidento. Ili ankaû murdis Dian Fossey mem en ^sia domo dum 1985.
La montara gorilo vivas en grupo da ^cirkaû 15 kun la plej forta virbesto kiel estro. En tiu speco (malkiel en la malaltejaj specoj) tia gorilo havas grizan hararon sur la dorso kaj oni nomas ^gin "ar^gentdorsulo". ^Gi povas esti alta 6 futojn, pezas pli ol 420 funtojn (angle 30 stone) kaj vivas eble dum 40 jaroj. La gorilaro faras ^ciunokte neston el interplektitaj bran^coj.
Dum longa tempo oni opiniis ke gorilo estas tre dan^gera kaj atakema besto. En Hollywood filmoj, ekzemple Tarzan kaj aparte King Kong, la gorilo estas terura monstro. Goriloj estas ja mildaj vegeteranoj.
Mi fakte vizitis la montarajn gorilojn en Kongo dum 1987 kaj post tre malfacila tri-hora mar^sado tra la ^gangalo ni trovis grupon kaj povis sidi kaj rigardi ilin de distanco de eble dudek futoj. Oni ne rajtas pli alproksimi^gi ^car goriloj povas trafi gripon, malvarmumon aû alian mikrobon de ni kaj ili ne havas imunecon.
Nia gvidisto informis nin ke nia risko estas malalta sed se la ar^gentdorsulo ^cagreni^gus, li frapegus sian bruston (almenaû en la Tarzan filmoj tio estis prava), ^jetus bulojn de koto aû bran^cojn kaj eble kuratakus. Se li kuratakas tre gravas ke oni ne furkuros. Li povas kuri plej rapide ol homo (almenaû en la ^gangalo) kaj ankaû grimpi en la arbojn pli facile (almenaû en la malaltaj bran^coj, kiuj povas subteni lian pezecon) kaj certe li vundos aû e^c mortigos forkuranton. Anstataûe oni devas klini sin preskaû ^gis la tero kaj ne rigardi la gorilon okul-^gis-okule. Oni devas cedi kaj ne defii lian estrecon. Feli^ce nia ar^gentdorsulo estis tre serena. En la pastineco estas signo de granda honto por la lokaj vila^ganoj suferi vundon de gorilo ^car ^gi signifas ke oni furkuris de la besto.
Eble vi povas memori interesan historion pri brita besto^gardeno - eble ^ce Londono. Gepatroj permesis ke juna knabo staris sur muro super la gorilo-rezervejo. Li falis en la rezervejon kaj senkonsciigis. Granda gorilino alproksimi^gis al li, karesis lin kaj gardis lin kontraû la aliaj bestoj. Kiam la zoogardistoj fine povis elpreni lin el la rezervejo li neniel suferis pro la goriloj.
Derek Fielding