EL NIA BULTENETO                                  Pa^go 12
 
 
LA MISTERO DE LA MARPROCIONO       

Antaû kelkaj jaroj mi estis ^sipestro en petrol^sipo kiu restis en Liverpolo dum unu monato pro riparoj. La ^sipanaro estis ^cinoj, kaj la oficiroj de Britujo. Kelkaj tagoj post oni marveturis ^gis Maûricio (insulo en Hindoceano), kie ni estos ^sar^gata de melaso, la Unua Oficiro raportis al mi, ke la maristoj, dum ili lavigis la cisterojn, en malgranda malprofunda fako, trovis sova^gan hundon.
Mi surmetis dikajn ledajn gantojn, kaj eniris la cisternon. Tie, estis tre mallume, sed mi povis vidi du brilegajn okulojn. per mia po^slampo.Ni kaptis ^gin post forta batalo, kaj sen tro multaj mordoj. En la taglumo sur la ferdeko ni vidis ke la besto ne estis hundo sed prociono.
Dum la marvoja^go ^gis Maýricio, per la kanalo Sueza, la besto man^gis la plej bonegan pecojn de viando, sed neniam malsova^gi^gis, kaj mordus ^ciujn, kiujn alproksimi^gus gin . Ni neniam povis malkovri kial kaj kiel ^gi venis sur la ^sipon, kaj ^car neniu ie volas ricevi ^gin, necesis preni ^gin denove ^gis Liverpolo. Mi telefonis mian agenton por peti se la besto^gardenoj ^cirkaûe dezirus ^gin, sed la respondo estis ne, kaj mi devis dungi iun por mortigi la malfeli^can beston.
Estis granda domago , ^car ^gi estis tre forta kaj sana besto. Mi neniam malkovris kiel tiu besto aperis sur mia ^sipo.....prociono ne estas indi^gena en Eûropo ( mi opinias), ^gi ne eskapis el besto^gardeno apud Liverpolo, kaj ankaû ne estis dorlotbesto, ^car estis tro sova^ga, kaj certe ne apartenis al la membroj de la ^sipanaro, ^car ili tre rapide man^gus ^gin.
                                                                                                                                                       Stan Waldron
Klaku por la Hejmpa^go
Reiri al la Indekso
Al la Supro
Klaku por reiri al la Menuo
Lastfoje ^san^gita : la 5an de februaro, 2007
SPRITA^JOJ                                

1.^Cu vi ne vidis la ^sildon pri la limo de 30 mejloj dum horo?
   Ne, policisto, mi veturigis tro rapide por vidi ^gin.
2.Pardonu, sinjoro, sed ^cu vi legas la ^jurnalon, sur kiu vi sidas?
3.Kion vi volus trinki? Viskion, ^ginon, rumon aû konjakon?
   Jes!
4.Mi neniam drinkas krom se mi estas aû sola aû kun iu.
5.Dum ^si banas sin, virino nur kriegas kiam ^si eltrovas ke tri manoj lavas ^sian dorson.
6.Kiam unu frizisto tondas la harojn de alia frizisto, kiu frizisto parolas?
7.Trovi^gas en nia domo malabundo da libroj, kaj do se la televido malfunkcius, oni devus interparoli!
8.Kien vi iros por viaj ferioj?
   Mi ne scios ^gis oni rivelos la filmojn.
9.^Cu vi havas problemojn pri tute decidi?
   Jes kaj ne.
10.Malpla^cas al mi diri ^ci tion sed ^ci tiu rostpano estas iom malmola.
   Vi fakte man^gas la paperan platon!        
                                                                                                                                                                                              Stan Waldron.
 
Kolesterolo                                               

Kolesterolo estas tipo de graso, kiu trovi^gas en la homkorpo. Fakte ^gi estas esenca ^car la korpo uzas ^gin dum la farado de ^celoj kaj hormonoj. Kolesterolo estas transportata ^cirkaû la korpo el la hepato kune kun diversaj proteinoj - oni nomas la kombina^jojn lipidoproteinoj. Kvankam la korpo gajnas iom da kolesterolo el la dieto, ^gi produktas la plimulton en la hepato.
Estas du tipoj da kolesterolo- la maldensa kaj la densa. La maldensa (angle: low density lipoprotein LDL) estas malbona
kolesterolo kaj la densa (angle : high density lipoprotein HLP) estas bona. La diferenco inter ili estas la proporcio de graso kaj proteino- LDL (malbona) havas pli grason. Kutime virinoj havas pli bonan proporcion ol viroj.
Malbona kolesterolo helpas dum la transportado de kolesterolo tra la sango al la ^celoj sed bedaûrinde povas alli^gi al la muroj de la arterioj kaj mallar^gigi kaj e^c bloki ilin. Bona kolesterolo povas forpreni la troa^jon de malbona kolesterolo el la sango kaj resendi ^gin al la hepato, kie ^gi panei^gis. Bona kolesterolo estas proksimume triono el la kolesterolo.
La mallar^gi^go de la arterioj pro kolesterolo-tavoloj kaûzas diversajn problemojn. ^Car la sango ne povas flui facile tra
mallar^gaj tuboj la koro ne ricevas sufi^ce da sango kaj do mankas al ^gi oksigeno. Tio kaûzas severan doloron nomita angino kaj ankaû peco de la kolesterolo-tavolo povas escapi kaj faras embolion, kiu povas ^stopi arterion kaj kaûzas aû koratakon aû apopleksion.
Evidente oni devas kontroli la kvanton de malbona kolesterolo en la sango. La kuracisto prenas malgrandan kvanton da sango kaj mezuras la kolesterolan ciferon. Havinda estas kolesterola cifero de malpli ol 5 (miligrammolekuloj en litro), 5-6,4 estas modera, 6,5- 7,8 estas alta kaj pli ol 7,8 estas tre alta.
Kiel oni povas malgrandigi la kolesterolan ciferon?

(1). Dieto.
Oni bezonas dieton kiu havas malgrandajn kvantojn da graso kaj sukero. Bona ideo estas man^gi ofte legomojn kaj fruktojn.
Tamen estas tri tipoj da grasoj.
Saturitaj grasoj (ekz. en butero, froma^go, kremo, bestograsoj, oleo el kokosoj).
La korpo ^san^gas ilin en kolesterolon kaj do oni devas eviti ilin.
Poli-malsaturitaj grasoj (ekz. margarino, oleoj de sunfloroj, arakidoj ktp)
Ili malgrandigas la nivelon de malbona kolesterolo sed povas ankaû malgrandigi la bonan.
Mono-malsaturitaj grasoj (ekz. olivoleo, avokadoj)
Ili malgrandigas la malbonan sed ne la bonan kolesterolon.
(2). Pezeco.
Se oni perdas pezecon per bona dieto aû ekzercado la kolesterola cifero malpligrandi^gos.
(3). Alkoholo.
Ru^ga vino povas pligrandigi la bonan kolesterolon.   Kompreneble tro da alkoholo kaûzas aliajn problemojn.
(4). Drogo.
Novaj drogoj, nomita Statinoj, povas malpligrandigi la malbonan kolesterolon.
(5). Fumado.
Tiu a^ca agado pligrandigas malbonan kolesterolon.

La ^hemia nomo de kolesterolo estas :
10,13-dimetila-17-(6-metilheptan-2-ila)-2,3,4,7,8,9,11,12,14, 15,16,17-dodecahidro-1H-ciklopentafenantren-3-olo (!!)

                                                                                                                                                               Derek Fielding

 
La venonta pa^go