title> Verda Drako- Esperanto Club Notes and English-Esperanto Course
EL NIA BULTENETO                                  Pa^go 13
 
Klaku por la Hejmpa^go
Reiri al la Indekso
Klaku por reiri al la Menuo
Al la Supro
Lastfoje ^san^gita : la 9an de februaro, 2007
Mia edzino vestas sin por frapi la okulojn. Bedaûrinde ^si kuiras same!
Mi kaj la edzino feli^cis dum 20 jaroj. Poste ni renkontis unu la alian!
^Ce koktelfesto iu virino diris al alia, "^Cu vi ne portas vian geedzan ringon sur la mal^gusta fingro?" La alia respondis, "Jes, ja. Mi edzini^gis kun la mal^gusta viro."
Post kverelo edzino diris al sia edzo, "Mi estis idioto kiam mi edzini^gis kun vi." La edzo respondis, "Jes, kara- sed mi amis vin kaj ne rimarkis."
La sekreto de feli^ca geedzi^go restas sekreto.
Mi ne alparolas al mia edzino dum 18 monatoj. Mi ne volas interrompi ^sin.
Viro diris ke iu ^stelis lian kreditkarton sed decidis ne raporti la aferon ^car la ^stelisto elspezis malpli ol la edzino!
Kiam viro for^stelas vian edzinon, ne trovi^gas pli bona ven^go ol permesi ke li retenu ^sin.

 
La venonta pa^go
^Cu Vere?
DAMA^GI                                        

La vorto signifas "kaûzi malbonan staton de io." Do, ^gi egalas al 'Difekti'.Oni devas ne konfuzi la vorton kun 'doma^gi', kiu signifas 'bedaûri ion'.
Militoj kaûzas la plej grandan dama^gon sed en la epokoj de paco la aûtomobiloj estas la plej grandaj malamikoj de la popoloj. En la jaro 2005 la nombro de mortintoj sur la stratoj kaj ^soseoj estis 3201 en Britio kaj 198,735 homoj estis vunditaj.
La fervojo estas la plej sendan^gera metodo de transportado tamen de tempo al tempo okazas katastrofoj kiam centoj da homoj estas mortigitaj kaj vunditaj. Je la 11a de Oktobro en la nuna jaro okazis kolizio de du trajnoj en Francio kaj 12 homo mortis kaj multaj estis vunditaj. En la ^jurnalo de la unua de Novembro oni povis legi pri la monpuno al la Brita Fervojo de 3.5 milionoj de pundoj rilate al la akcidento en la jaro 1999 ^ce Ladroke Grove en Londono.
Mi havas personan rilaton al fervojaj akcidentoj ^car dum kvin jaroj mia tasko estis la raportado kaj esplorado pri akcidentoj en la Bristola Fervoja Distrikto.La taskoj ankaû rilatis pri 'Signaloj pasitaj je Dan^gero' (la angla esprimo estas "SPAD").
Memorinda okazo estis apud nia domo en la urbo Gloucester. Nia domo  situas apud la fervojo kie estis ebena transirejo por aûtomobiloj kaj piedirantoj. Mallonga vartrajno venis kiam la kradoj estis fermitaj por la fervojaj trajnoj kaj la kradoj estis rompitaj per la trajno. Bon^sance estis neniu sur la strato do ne okazis dama^go al homoj. La lokomotivestro ne rimarkis ka la signalo indikis 'dan^geron'. Lia puno estis la perdo de pago por du labortagoj.
Mia fervojo 'La Granda Okcidenta' (angle GWR) iam estis la plej sendan^gera ^car ^gi estis la unua kiu havis sistemon, kiu nomi^gis "Aûtomata Trajna Kontrolo (angle AWS). ^Gi ne kontrolis la trajnojn sed avertis la lokomotivestron. Nuntempa ^ciu brita fervojo havas similan sistemon.
La plej granda akcidento ^ce la britaj fervojoj okazis je la 22a de Majo, 1915 ^ce Quintinshill en Skotlando, kiam estis kolizio de tri trajnoj kaj 227 homoj mortis kaj 246 estis vunditaj.
                                                                                                                                                                                                       Frank Curtis
 
KONJEKTI                                       

Se oni pritraktas temon pri la Esperanta verbo 'konjekti', utilas komence starigi la demandon "Kion ^guste oni faras kiam oni konjektas?". Verboj ^generale sugestas, ke oni faras ian agon sed, kaze de 'konjekti', la ago ne fari^gas pere de iu funkcio de la korpo, sed de la menso. Fakte oni povus sukcese konjekti dum oni sidas senmove en mallumigita ^cambro pro la nenecesco de iu korpmovo.
Konjekto mem, tamen, ne havas bazon de ia racia, logika scio, kaj ne ekkreskas el fonto de sciencaj pruvoj. Inverse, konjekto idas el krisolo de la dekstra cerbflanko, kiel frato de revoj, supozoj, divenoj. ^Gi do apartenas al la regno de la imago.
Plejparte konjektoj temas pri estontaj aferoj. Homoj forte emas konjekti pri venontaj okaza^joj, ^cu ^guindaj aû timigaj. Ili ripete konstruas kompleksajn (ofte trompajn) mensbildojn pri la estonta^jo. Tamen oni povas ankaû konjekti pri estanta^joj. Virinoj aparte okupi^gas pri penspa^soj kiel "Kion li faras nun?" Kaj "Kio diable estas la subsignifo de ^siaj vortoj."
La pasinteco egale suferas pro la refosado de scivolemaj mensoj. Ekzemple, preskaû ^ciuminute iu ie en la mondo konjektas pri la eluzita temo ^cu vere estis komploto kontraû la vivo de Princino Diana, aû ^cu ^si mortis simple pro hazarda malbon^sanco. Verdire, pri tiu temo oni ja povus nur konjekti.                                                                                ^Jan Swynnoe











 
KONJEKTO                               

En la mondo trovi^gas multe da konjektoj, ekzemple la konjekto de Goldbach (*) estas unu el la famaj konjektoj.
En Matematiko, Konjekto estas matematika eldiro, kiu ^sajnas esti vera, sed ankoraû ne estas formale pruvita vere sub la ruloj de matematika logiko. Iam konjekto estas formale pruvita vere, ^gi estas levita al la stato de teoremo kaj eble estas uzata poste sen risko en la konstruado de aliaj formulaj matematikaj pruvoj. ^Gis tiam, matematikistoj eble uzas tiun konjekton sub la provizora fundamento, sed ajna rezultinta laboro estas mem konjekta ^gis la subka^santa konjekto estas prezentate klare.
(* Konjekto de Goldbach (la 7an de junio, 1742) diris ke : ^ciu nombro, kiu estas pli granda ol 2, estas la sumo de tri primoj
Ekz. 12 = 1 + 3 + 8, 13 = 5 + 7 + 1
NB. Goldbach konsideris, ke 1 estas primo (oni ne akceptas tion nuntempe) :  Red.)       
Xiaofeng Gong ('Arko')

KONJEKTI                                       

Konjekti signifas 'fari konkludon bazitan ne tute sur faktoj sed ankaû grandparte sur probabla^joj kaj eblecoj.
Konjektado ofte estas la bazo por televidaj ludoj. Antaû multaj jaroj estis fama ludo "Kio estas mia okupo" (What's My Line). Teamo da kvar famuloj devis konjekjti la okupon de homo, kiu unue montris mime taskon, kiu estas parto de la okupo, kaj poste devis respondi al demandoj el la teamo, al kiuj li nur respondis 'jes' aû 'ne'. La teamo devis eltrovi la okupon antaû dek (aû eble dudek, mi ne povas memori) neojn.
Alia simila ludo, kiun mi ofte aûdis per la radio, estas 'Dudek Demandoj'. Nun teamo devas diveni la nomon de a^jo. Denove ili nur ricevas respondon de 'jes'aû 'ne' kaj devas sukcesi antaû 20 neoj.
Tria ludo, kiu aparte pla^cas al mi, estas 'Trovu la Blagon' (angle Call My Bluff). ^Gi estas konkurso inter du teamoj de tri personoj. La unua teamo devas difini vorton trifoje- unu vera difino kaj la aliaj du falsaj. La alia teamo devas konjekti tiun, kiu esta vera.
La tri ludoj, kiujn mi priskribis, estas nur amuza^joj sed multaj homoj konjektas per mono t.e. Vetado. Ili vetas je la rezulto de konkursoj por kur^cevaloj, kurhundoj, futbalteamoj ktp.
Oni konjektas la nomon de la venkonto kaj donas monon al vetperisto. Se oni malsukcesos li retenos la monon, tamen se oni konjektos ^guste li devos redoni la monon kelkfoje- la sumo dependos je la vet^sanco, kiun li oferis por alogi vian monon ekz. 2 al 1 aû e^c 10-1 se li opinias ke via konjekto estas tre never^sajna.
Kelkaj homoj vetas grandajn sumojn je kartludoj- la plej bona ekzemplo estas pokero. ^Ciu ludanto devas provi obteni la plej bonan aron de kartoj (laû listo de eblecoj ekz.la plej bona ebleco estas kvar asoj - poste kvar re^goj ktp). Aliaj bonaj aroj estas kvin kartoj kun la sama emblemo (angle flush), kvin kartoj en ordo (angle straight) aû la tiel nomata 'Plena Domo' (kun, ekzemple tri re^goj kaj du damoj).
Por komenci la ludon oni devis meti monon en kason (angle kitty) kaj  por daûrigi en la ludo oni devas meti plian monon en kason dum ^ciu vico de vetado. Se oni ne opinias ke la propra aro ne estas sufi^ce bona por gajni oni cedas kaj perdas la monon, kiun oni antaûe enmetis. La venkanto estas la homo kiu persvadas la aliajn por cedi. Do oni bezonas aû la plej fortan aron el la ludantaro aû havi la kapablon por persvadi la aliajn ke vi havas tian fortan aron t.e. por blufi. Mi ne povas kaj do mi ne ludas pokeron.
                                                                                                                                                               Derek Fielding


KONJEKTI                                        

La vorto signifas "Elmeti opinion, konkludon aû klarigon bazitan sur probabla^joj." Eble la plej ofta konjekto estas pri la origino de nia planedo, la Tero, kaj ankaû pri la sorto de ^gi.        
Laû la religiaj verkoj (la Biblio kaj la Korano) Dio kreis la Teron. Laû la sciencistoj la Tero estas infano de la Suno. Oni opinias, ke nia planedo kaj la aliaj estis el^siritaj el la Suno. Tamen estas alia konjekto, kiu diras ke la Suno kaptis la planedojn.
Oni konjektas, ke la plej ebla fino de la mondo venas pere de milito kiam la potenco de atomaj bomboj kaûzus tutmondan detruon. Ankaû povus okazi kolizio kun vaganta stelo. Do eble ni devus prepari por savrimedo. La fama scincisto Stephen Hawking diras, ke la sola espero estas voja^go al alia planedo.
Oni konjektas ke morto per astrojdo estas pli ebla al per fulmo. Granda astrojdo frapas la teron je ^ciu miliono da jaroj. Do tiu okazo devus okazi baldaû.
                                                                                                                                                                       Frank Curtis