HAVENO
Haveno estas areo de akvo, kutime en la maro sed iam en rivero, kiu estas apud tero kaj donas sekurecon por ^sipoj, protektitaj kontraû la vetero per ^sirmilo, aû natura aû artefarita.
Bona haveno havas akvon sufi^ce profundan por ^ciuj ^sipoj, sen subakvaj rokoj aû aliaj dan^geroj kaj ^ciam uzebla malgraû la tajdo kaj vento.
Estas tre grava afero, ke lando havas almenaû unu tian havenon. La manko povas kaûzi problemojn kaj e^c militojn. Ekzemple, Bolivio perdis siajn havenojn dum militoj kaj nun devas sendi kaj ricevi varojn el la haveno Arika en ^Cilio. Se Bolivio kaj ^Cilio iam malamiki^gus, ver^sajne milito sekvos pro la manko de haveno al Bolivio.
Antaû cent jaroj nuntempa Tanzanio estis germana kolonio sed ^giaj havenoj estis ^ce la marbordo kun Hinda Oceano, kaj por atingi Germanion oni devis veli laû preskaû la tuta marbordo de Orienta Afriko, ^cirkaû la Kabo de Bona Espero kaj poste laû la tuta okcidenta flanko de Afriko (evidente antaû la konstruado de la Sueza Kanalo). Do Germanio obtenis mallar^gan terkoridoron (Kaprivi Strio) kiu iris al nuntempa Namibio, tiam germana kolonio kun haveno (Windhoeck) ^ce la Atlanta Oceano.
La plej bonaj havenoj, kiujn mi jam vidis- Stan kompreneble vizitis pli kaj multe pli- estis Sydney en Aûstralio, Diego Suarez en norda Madagaskaro (kie antaûe la franca hindoceana ^siparo havis la sidejon), kaj Roterdamo en Nederlando.
Nun pri diversaj interesaj aû almenaû memorindaj havenoj.
Kelkajn oni memoras pro militaj aferoj ekzemple Perla Haveno en Honolulu, Havajo. Dum 1941 preskaû la tuta usona Pacifikoceana ^siparo estis detruita dum subita atako, sen avizo kaj sen deklaro de milito de la japana flugarmeo. Pli ol 2500 mortis. Tamen Japanio ricevis sian punon poste dum 1945 kiam usonaj aviadiloj lasis fali atom-bombojn sur Nagasakon kaj Hiro^simon.
La haveno de Montevideo sur la Rivero Plato en Urugvajo estis la loko al kie la germana kirasa ^sipo 'Grafo Spee' iris dum 1939 por eviti britaj atak^sipoj. ^Car Urugvajo estis neûtrala lando, la ^sipo ne rajtis, laû internaciaj traktatoj, ricevi riparojn por plibonigi sian atakpotencon. Do ^gi forlasis la havenon sed anstataû batalo kontraû la britoj, la kapitano decidis memsubakvigi ^gin.
Dum 1918 post la fino de la Unua Mondmilito la venkita germana milit^siparo devis iri al la brita bazo ^ce Scapa Flow,en la Orkney Insuloj de Skotlando por internigo. Tamen tie ili denove memsubakvigis- evidente germana kutimo!
Du gravaj rusaj havenoj, pri kiuj oni lernis en milita historio, estas Vladivostoko kaj Murmansko. Vladivostoko dum multaj jaroj estis malpermisita al fremduloj, kvankam ^gi estis la finstacidomo sur la trans-siberia fervojo, kiun fremduloj rajtis uzi, tamen ^gi estis la sidloko de la rusa Pacifikoceana ^siparo kun ^giaj nukleaj submar^sipoj. Murmansko estis fama dum la dua Mondmilito pro la britaj ^sipoj, kiuj e^c dum la terura vintro-vetero portis varojn tien por la rusa popolo.
Southampton kaj Liverpolo gajnis famon ^car ili estis la havenoj el kiuj la ^sipoj forlasis por transiri la Atlantan Oceanon. Kompreneble nuntempe ili perdis siajn gravecojn ^car homoj nun flugas anstataû veli al Usono. Nia ^cefa haveno nun estas Dovero el kiu multaj homoj iras al Calais aû Ostend kaj poste al Eûropo.
La lasta haveno, kiun mi mencias, estas Horto en la Insuloj Acoraj. ^Car ^gi estas la lasta lando antaû la oceano prekaû ^ciuj malgrandaj ^sipoj haltis tie por sur^sipigi akvon, varojn ktp antaû ol oni velas trans la Atlanta. Tradicie ^ciuj pentras sur la kajon ion pri la ^sipo.
Derek Fielding