SIMIO-RAKONTO
Dum 1951 mi servis kiel ^Cefoficiron de petrol^sipo, kiu ^sar^gi^gis kun kargo de krudoleo en Cartagena, Kolombio por la Persa Golfo. Dum nia restado en ^ci tiu haveno, mi a^cetis de indi^gena boato, simion (^car mi tre ^satis ilin). Poste mi trovis, ke ^gi estas rara speco- leonharpalo. ^Gi havis malgrandan ^srumpan nigran preskaû homan viza^gon, kaj harara^con de blankaj haroj kiel leonkolhararon. ^Gi similis al negrulo maljunega, kaj estis sufi^ce sova^ga ke, dum la entuta tempo kiam ^gi estis kun mi, neniam mi ne povis manumi ^gin sen gantoj- ^car ^gi havis akrajn dentojn kaj kutimis mordi.
Mi sciis, ke ^gi estas ^cefe insektman^ganto kaj speciale de vivantaj insektoj, sed krom kelkaj mu^soj kaj etaj flugantaj kreita^joj kiujn mi sukcesis kapti dum la voja^go, ^gi ekzistis per dieto de fruktoj el ladskatoloj kaj pecetoj de nekurita viando. La Kapitano, kvankam ne tre kontenta pri la situacio, permesis ke mi retenu ^gin sed tre koleri^gis kiam ^gi envenis nian man^go^cambron, apud mia kajuto, elektante diversajn franda^jojn el ^cies telero.
La vojago daûris trans la Nordatlantiko, kaj tra la kanalo Suez, Ru^ga Maro kaj la simio (sen nomo) ne prosperis de la netaûga dieto. ^Ci tiun fakton, mi malkovris unu posttagmezon. Kiel kutime mi ligis la simion al la tablokruro en mia ^cambro kun longa ^snuro, dum mi havis mian kutiman sieston. Oni krude veki^gis ˆcar la besto faris laûtajn bruojn, kaj mi povis vidi ke la ^snuro volvi^gis ˆcirkaû la tablokruro. Malfacile mi liberigis ^gin kaj klinis min malsupren por religi la ^snuron, kiam la simio subite saltis sur mian dorson, enmetis la dentojn kaj komencis ma^ci! Mi scias ke ^ci tiu aperus perfortita, sed ja estas vera. ^Gi estis tiel ke mi ne povis atingi ^gin kaj nur manipulis formovi ^gin per fronti mian dorson kontraû la muron. Mallonge poste mi iris al la komandejo por mia vesperdevo de la 16a ^gis la 20a, kaj la simio estis libera en mia ^cambro.
Estis kompreneble en la tropikoj kaj kiam mi finis mian devon mi iris al mia ^cambro, sidis en brakse^go, vestante nur en kuloto, trinkante tason da teo kaj legante libron. La besto sidis supre en vesto^sranko, sed kiam mi envenis ^gi saltis sur la ferdekon kaj rampis laû la planko en la direkton de mia se^go. Mi rigardis ^gin el okulangulo dum ^gi grimpis supren sur la se^gbrakon, kie mi sidis, kaj post momento rigardanta mian nudan kruron. Tre subite ^gi kaptosaltis kaj ^giaj akraj dentoj eniris mian karnon denove kaj komencis ma^ci. Mi ekprenis ^gin, formovis ^gin kaj ^jetis ^gin kontraû la muron. ^Gi estis iomete senobtuzita momente sed tiam komencis rampi denove al mi. ^Ci foje mi surmetis gantojn, kaptis ^gin kaj metis ^gin en ^gian ka^gon. Evidente ^gi estis malsata por viando!!
Baldaû ni estas ^ce la enirejo de la Persagolfo kaj bon^sance mi ricevis helpon de pesto da akridoj, kiu flugis supre, kaj kelkaj surteri^gis sur la ^sipon. Juna maristo frapis mian pordon, tenante en la mano akridon. La simio, sidante ekster sia ka^go, vidis ^ci tiun kaj flugis al la knabo, ekprenis la insekton el lia mano kaj sidi^gis por man^gi ^gin. ^Gi atakis ^gin kiel viro man^gus kokidkruron, mordetanta tute la viandon kaj nur forlasanta la flugilojn kaj kadron, kiujn li for^jetis. Mi diris al la knabeto ke li povus havi liberan posttagmezon se li kaptus tiom da akridoj kiom li povus. Li revenis poste kun plena skatolo kaj la simio havis sufi^ce da nutra^jo por longa tempo. Tiam mi havis la ideon bredi akridojn sed nenio okazis. Bon^sance en ^ci tiuj akvoj kaj tra la tuta Malproksima Oriento, estis diversaj grandaj insektoj, speciale nokte, kaj la simio estos tre feli^ca kelktempe. Ni dis^sar^gis nian kargon en la Golfo, kaj poste ^sar^gis alian kargon de '^etkarbura^jo' kun destino al usona armeo ^ce Sasebo, Japanujo kaj ni ^siplitis ^ce insulo, kiu havis multe da arboj. Mi decidis preni la simion por promenado en la arbaro, ^car oni tediˆgis dum longa tempo inter kvar muroj.
Mi ligis ^gin al longa ^snuro kaj foriris. En la arbaro li kuris laû la tero tre feli^ce sed kiam li provis grimpi arbon la ^snuro haltis sin kaj ^gi malsupreniris. ^Gi maršis rapide en mian direkton, portante la plej malbonan mienon sur la viza^go, kaj atakis min. ^Gi estis nur grandeta besto sed mi timi^gis. Iel mi povis reiri al ^sipo kun ^gi. Sur^sipe ^gi rigardis ^cirkaû la ^cambro kvazaû ^gi neniam vidis ^gin antaûe kaj ^gia personeco tute ^san^gi^gis. La ekskurso surtere evidente rememorigis ^gin pri ^gia antaûa vivo kaj ^gi i^gis pli malafable ol antaûe. Por fari mallongan rakonton- ni reiris al Persa Golfo por ^sar^gi por Swansea kaj dum tempo mi povis trovi insektojn por ^gi antaû ol ^gi devis reveni al dieto de skatolofrukto kaj pecetoj de kruda viando. Vintris, do mi metis en ^gian ka^gon elektolampon, kiu tenis ^gin varma.
Mi sukcesis alporti ^gin al Newport, sed bedaûrinde ^gi ne vivis longe. Unu vesperon mia edzino kaj mi foriris al kino and poste al restoracio kaj kiam ni revenis hejmen la kompatinda simio mortis en sia ka^go. Oni forgesis ^salti la elektolampon!
Stanley Waldron