EL NIA BULTENETO                                  Pa^go 3
 
 
ˆCU LA VERO ESTAS PLI STRANGA OL LA FIKCIO?

Prezidento Lincoln estis elektita dum 1860, Prezidento Kennedy dum 1960.
Infanoj de ambaû iliaj edzinoj mortis dum ili lo^gas en la Blanka Domo.

Ambaû homoj murdi^gis je vendredo.
La edzinoj ^ceestis kiam la prezidentoj estis murditaj.

Ambaû homoj estis pafitaj en la kapon.
La sekvantoj de ambaû nomi^gis Johnson.

La sekvanto de Lincoln, Andrew Johnson naski^gis dum 1808, tiu de Kennedy, Lyndon B Johnson naski^gis dum 1908. Booth, la murdinto de Lincoln, naski^gis en 1839 kaj Ostwald, la murdinto de Kennedy, naski^gis en 1939.

Ambaû murdintoj mem morti^gis antaû siaj procesoj.
La sekretario de Lincoln nomi^gis Kennedy kaj la sekretario de Kennedy nomi^gis Lincoln!

Sekretario Kennedy konsilis al Lincoln ke li ne iru al la teatro kaj la Sekretario Lincoln konsilis al Kennedy ke li ne iru al Dallas.

Booth pafis Lincoln en teatro kaj poste kuris en staplon.
Ostwald pafis Kennedy el staplo kaj kuris en teatron.
                                                                                                                                               Stanley Waldron

Iru al la Indekso
 
LA FERVOJO DE 'TAFF VALE'

S-ro Isambard Kingdom Brunel, in^geniero, ano de la Re^ga Societo, deponis dum la nokto de la 30a de novembro en la jaro 1835 je la horo de dekunua kaj duono, ^ce la Oficisto de la Paco en la Graflando Glamorgan, la finajn planverkojn por la direktoroj de la Kompanio Taff Vale, kies rezulto estis la Re^ga Konsento de lia Bonkora Majesto, Re^go Vilhelmo IV al la Akto de Parlamento je la 21a de junio,1836. Tiel komenci^gis la unika fervojo, kiu iris de Kardifo al Merthyr. ^Gi estis unika ^car ^gi estis la sola fervojo de la mallar^ga spuro, kiun Brunel planis. ^Ciuj aliaj fervojoj de li havis lar^gecon da sep futoj (2.15 metroj). Ankaû estas elstara ^car, kvankam la ^cefa vojo havis nur 24 mejlojn (38 kilometrojn), estis 23 bran^coj kies sumo estis 124 mejloj. (198 kilometroj)
La origino de la fervojo estis en 1804 kiam la Kornvala in^geniero Richard Trevithick veturigis vaporlokomotivon laû la tramvojo de Merthyr al Abercynon, distanco de ^cirkaû 10 mejloj (16 kilometroj). ^Ci tiu tramvojo uzis ^cevalojn por porti feraˆ^ojn de la ferfabrikoj en Merthyr kaj Dowlais al la kanalo survoje al Kardifo. La stacio Cardiff Dock (poste Bute Road) malfermi^gos en 1840 kaj Merthyr en 1841. El la 32 originalaj stacioj sur la ^ceflinio nur 16 restas.
Nu, iom pri I.K.Brunel. Li estis la filo de Marc.I.Brunel, kiu estis franca in^geniero kvankam li estis kavaliro pro lia servo al la brita registaro. Isambard lo^gis dum kelkaj jaroj en Bristolo kaj li desegnis la originalan stacion ^ce Temple Meads, kiu ankoraû ekzistas. Liaj du aliaj ^cefverka^joj estis la pendponto kaj la vapor^sipo la 'Great Britain', kiu nun ripozas en la haveno. Li mortis je la 15a de septembro, 1859 je la a^go de 53. Zamenhof naski^gis je la 15a de decembro en la sama jaro. Ambaû estis geniuloj kaj ambaû mortis pro troa laboro kaj kun rompitaj koroj

                                                                                                                                       Frank Curtis
       

Iru al la Indekso
 
Raûpa Sezono

Mirindaj estas la multaj specoj de lepidopteroj pro siaj vivstadioj, pro siaj gloraj koloroj, diversaj formoj kaj grandecoj- de la plej granda en la mondo, la Novgvinea Birdflugilo-papilio, kiu mezuras 25.5 centimetrojn (dek colojn) de unu tipo de ^giaj etenditaj flugiloj al la alia, ^gis la plej malgranda, blua papilio el Suda Afriko, kies etenditaj flugiloj mezuras nur 14 milimetrojn (0.5 colojn). Ankaû la noktaj papilioj estas belaj, e^c la malpli rimarkindaj kiel la tineo. Oni diras tamen ke beleco estas en la okulo de la vidanto, kaj vidante tineon, oni memoras ke neordinare, ^giaj larvoj man^gas ne plantojn sed lanon, kaj tuj venas al la menso bildo de truitaj vesta^joj.
La lepidopteroj demetas siajn ovojn sur la ^gustajn nutra^jplantojn, do la larvoj, nomitaj raûpojn, bezonas nur rampi de folio al folio ^ciam ma^cante. Ili ^ciuj, ^cu glathaûtoj aû hirtaj, monokoloraj aû buntaj, vivas por man^gi, por man^gi kaj kreski ^gis venas la tempo por metamorfozo. Tiam ^ciu raûpo restas ^sirmita en sia krizalido ^gis ^gi eliros, jam papilio.
Mi memoras ke iam, dum promeno en Wentwood, mi vidis sova^gan planton, alta ^gis ^cirkaû tri futoj, kovrita per brilaj papilioj, kvazaû plene floranta- vere memorinda vida^jo.
Dum la lasta mondmilito kiam mi estis lernantino, en nia lando la registaro konsilis al ^ciuj, kiuj havas ^gardenon kreskigi legomojn, ^car necesis provizi pli da nutra^joj por la nacio propralande. Antaûe nia lernejo estis privata domo, kun grandega ^gardeno kiu enhavis gazonojn, arbustarojn kaj florbedojn, kie la lernantinoj rajtis promeni dum la lun^choro. Tiutempe instruistino planis legombedojn kaj, helpe de kolegino kaj knabinoj, kreskigis legomojn por la meztaga man^go en la lernejo. Inter aliaj legomoj estis brasikoj. Ho kia problemo! En unu varma somero okazis plago de raûpoj tra la tuta lando. Palverdaj larvoj de la blanka brasika papilio. Ili estis ^cie en domoj kaj kompreneble en la lerneja ^gardeno. Pro tio la bonkora instruistino en ^ciu lun^choro kolektis knabinojn, kiuj (mi ne diris vole aû nevole- sed la tasko vere ne pla^cis) ser^cis inter la folioj kaj fingre elprenis la raûpojn.

                                                                                                                                               Rita Thyer

Por iri al la Indekso
Klaku por la Hejmpa^go
Klaku por la Menuo-pa^go
Lastfoje ^san^gita : la 3an de marto, 2002
Al la Supro