EL NIA BULTENETO                                  Pa^go 4
 
LA BRAJLA SISTEMO

Louis Braille naski^gis en Francio dum 1809 kaj mortis en 1852. Li blindi^gis kiam li havis tri jarojn pro akcidento. Poste li ^ceestis ^ce apartaj lernejoj por blinduloj. La tiama sistemo por instrui legadon al blinduloj estis malbona kaj do li decidis verki novan (unue por legado, poste por muziko kaj matematiko). Li komencis sian verkon je la a^go de 15 kaj eldonis dum 1829 kiam li havis 20 jarojn. Tamen, kiel alia verkisto de nova lingvo-sistemo, D-ro Zamenhof, li devis batali kontraû kontraûuloj dum multaj jaroj. Fakte la formon por la angla lingvo oni finfine akceptis nur dum 1932 (t.e. 80 jarojn post lia morto).
Braille uzis ^celojn, kiuj povas enhavi ses punktojn en du kolumnoj. Oni reliefigas la punktojn por ke blinduloj povas legi ilin per palpado. Evidente presistoj povas fari tion sed ankaû individuoj per aparta skribma^sino.
Per la ses eblaj punktoj en ^celo oni povas fari 63 diversajn desegnojn. Braille uzis la suprajn kvar punktojn por la unuaj dek literoj de la angla alfabeto (t.e. A ^gis J). Li ankaû proponis, ke se oni uzas apartan ^celon (kiu similas al renversita L) kaj sekvigas ^gin per simbolo por a-j, jen ni havas la numerojn 1-9 kaj nulo. La aliajn eblecojn oni uzas por la ceteraj literoj, oftaj vortaj (kaj, aû, nek ktp) kaj kelkaj litergrupoj (ekz. -ng kaj ch- en la angla).

La brajla sistemo trovi^gas en 3 formoj:
(a). Grado 1 : havas nur apartan ^celon por ^ciu litero
(b). Grado 2: ankaû havas ^celojn por litergrupoj
(c). Grado 3: havas e^c pli litergrupojn ktp.
Oni eklernas per Grado 1 kaj poste per Grado 2. Grado 3 estas por spertuloj. La plimulto el brajlaj libroj uzas Gradon 2.

La brajla sistemo ne estas facile lernebla. Fakte la nombro da blinduloj, kiuj eklernas ^gin en Usono nun malpligrandi^gas. Anstataûe ili aûskultas al sonbendoj de libroj ('talking books') kaj diktas al komputiloj per speciala softvaro anstataû tajpi per skribma^sino.
                                                                                                                                               Derek Fielding
Reiri al la Indekso

 
Alia Simio-Rakonto

En la jaro "umo"*, mi revenis hejmen por ferio el ^sipo en malferma rodo en Gvatemalo ^ce la okcidenta marbordo de Sudameriko .Estis tro profunde kaj ankaû emis je malbona vetero por esti kunvena haveno, kaj ni devis mal^sar^gi nian kemian kargon en dukton je proksimume ok mejloj for de la bordo. (* = (en la angla) dot; signifas 'antaû tre multaj jaroj')
Mi jam a^cetis malgrandan simion en Rio de Janeiro- hapalo, kaj mi povis ka^sadi ^gin sur ^sipo, ^car mi tenis ^gin en trinkprovizejo apud mia kajuto.
Unu tagon, de^jorante, la maato aûdis tion, kion li opiniis esti kato dum frua mateno, ^car ^ci tiu simio (mi nomis ^gin Bims) fajfis kiel birdo de tempo al tempo. Mi devis informi la ^cef-oficiron pri ^ci tiu sekreta afero.
La vesperon antaû ol mi forlasis, mi pensadis kiel mi povus kašporti ^gin hejmen kaj decidis ke unue mi portos ^gin en tualetsako- fiksita per sendan^gera pinglo por limigi la bre^con tra kiu la kapo de Bims povas elstari- kaj tiam mi alfiksis la sakon interne de mia pantalono ^ce la talio. Bims estis tiel malgranda ke oni ne rimarkus ^gin. ^Gi estis tie dum du horoj kaj ne e^c faris brueton.
Mi devis forlasi la ^sipon je la tria la proksiman matenon, kune kun la skota elektristo, al kiu kompreneble mi devis informi pri la simio. Oni devis levigi nin ^gis la ^geto- ^cirkaû tridek futoj en granda korbo. ^Ciu estis tute en ordo dum ni atendis la doganistojn, kiuj ne tro atentis ^car, kompreneble, ili jam ricevis ^smirmonojn.
La nederlanda agento alvenis kun sia hispana edzino kaj juna blonda filo en granda Mercedes por transporti nin dum la tri-hora voja^go al Gvatemalo-urbo. Por trafi la aviadilon ^gis Usono.
Mi sidis sur la malantaûa sidloko dekstre, la elektristo maldekstre kaj la junulo inter ni. ^Cio estis en ordo; ni haltis por kafo post unu horo. Mi povis senti la movadon de Bims en la sako kaj subite ^gi penetre ekfajfis. La knabo ekrigardis malsupren al mia talio kaj la elektristo provis malatentigi lin per la montrado de vulkano, kiun ni preterpasis, tra la fenestro.
Bedaûrinde Bims ver^sajne sentis sin varma kaj malkomforta, ^car ^gi ofte faris bruojn. Feli^ce oni ne povis aûdi la bruon en la antaûaj sidlokoj pro la sono de la dieselmotoro sed la junulo subite antaûenklinis sin por informi al sia patrino pri la strangaj bruoj elvenanta el mi. Mi diris al li en la nederlanda "Ne parolu tion al via patrino", sed li ne obeis kaj informis ^sin.
^Si, ne surprizante, turnis sin kaj fiksrigardis min, kaj mi devas diri al ^si hispane, ke mi havas malgrandan beston en la pantalono. ^Si forrigardis, malestime, kaj flustris al sia edzo. Oni ne diris e^c unu pluan vorton kaj ni alvenis en la urbo kaj nia hotelo. La agento rapide adiaûis kaj forlasis nin sen vorto.
En mia ^cambro mi prenis Bims el la sako, lavis ^gin kaj metis ^gin en la vesto^srankon kun kelkaj sukerkuboj. La elektristo kaj mi rondpiediris la urbegon Gvatemalo kaj vesperman^gis.
La proksiman matenon ni veturi^gis al la flughaveno. Kiam ni konstatis ke ni devas havi korposer^con, mi rapidis en necesejon kaj translokigis la simion en grandan Stetson^capelon, kiun oni donis al mi en Teksaso. Kiam la doganistoj ekser^cis min, mi movadis la ^capelon de loko al loko sur la tablo. Neniu konsideris rigardi sub ^gin.
Sekure en la aviadilo ni ekflugis al Usono. Mi ka^sadis Bims ^gis oni anoncis ke ni estis ekteri^gontaj ^ce Miami por la kontrolado de persona kargo antaû ol daûrigi al Novjorko. Mi opiniis, ke estas jen la fino, do mi parolis al stevardo kaj informis lin ke mi havas simion survoje al Britio. "Ne estas problemo", li diris. "Nur deklamu ^gin al la doganistoj." Sekve mi liberigis Bims el la sako kaj ^gi ^guegis sin, petolante ^cirkaûe. Ne estis problemoj ^ce la flughaveno Miami kaj mi sendubigis la instancon ke ^gi iros al Britio. Ni ekflugis denove, surteri^gis ^ce Philadelphia antaû ol ni alvenis al Novjorko.
Mi portis Bims, malka^se per taksio al nia hotelo kaj nutris ^gin per sukero, viando kaj frukto. ^Gi estis sufi^ce feli^ca, La sekvan matenon ni reiris al la flughaveno por trafi la aviadilon Londone. Tiam mi ka^sadis ^gin, fine metis ^gin sub mian ^cemizon. La voja^go estis sen okazo kaj la simio, kiel mi mem, dormis dum preskaû la tuta tempo.
Kiam ni alvenis ^ce flughaveno Heathrow mi surprizi^gis iome; la stevardino anoncis ke la persono kun la katido devas resti ^ci tie. Mi opiniis, ke tio rilatis al mi- tamen mi rapidigis kaj trafis malfruan trajnon, kaj alvenis hejme dum la fruaj horoj.
Mia edzino ne estis iel ajn maltrankvilanta pro la simio; ^ci tiu eble estis la tria, kiujn mi jam kunportis hejmen, la aliaj estis "squirrel monkeys", loke nomataj 'sakiwinki' de la lando antaûe nomita Brita Gvajano.
                                                                                                                                               Stanley Waldron


Reiri al la Indekso

 
BLAZONOJ

Antaû multaj jaroj tre gravis, ke dum milito soldatoj povis rapide kaj facile rekoni aliajn el la propra armeo. Unue oni uzis longan stangon sur ties pinto estis simbolo ekz. La romianoj uzis aglon, Re^go Harold de Anglio drakon.
Poste oni anstataûigis la simbolon per standardo kaj ^ciu re^go kaj generalo havis la propran. Kiel la rango de diversaj standardoj pligrandi^gis, oni formulis rigorajn regulojn pri la desegna^jo- kaj la fako de heraldiko naski^gis. Post 1483 en Anglio kaj Kimrio la kontrolinstanco estas la Kolegio de Blazonoj (College of Arms), kiun la grafmar^salo (Earl Marshall) estris. ^Ciam li estas membro de la familio de Duko de Norfolk.
Familianoj heredis desegna^jojn de siaj famaj prapatroj kaj formis ilin en blazonojn. Nuntempe nobelaj familioj kaj gravaj organiza^joj havas proprajn blazonojn.
Blazono devas havi centran ^sildon en kiu oni rajtas uzi nur kvin kolorojn (ru^go, bluo, verdo, nigro kaj purpuro). Du aliaj koloroj estas apartaj kaj nomi^gas 'metaloj' anstataû koloroj. Ili estas flavo kaj blanko - oni nomas ilin kiel oro kaj ar^gento. Oni ne povas uzi kune du kolorojn aû du metalojn. Oni separas du kolorojn de strio de metalo (kaj inverse).
^Cirkaû la ^sildo oni povas havi unu el kelkaj peltoj (ekz. Ermeno), rubandon (ofte kun moto) kaj kutime du apogantojn, kiuj estas starantaj bestoj- ofte mitologiaj ekz. Unukornulo.
Ni rigardu la blazonon de la Re^gino. (Vidu ^ce la malsupro de la pa^go).




La ^sildo estas en kvaronoj. Anglio simbolas en la unua kaj kvara kvaronoj per tri oraj leonoj sur ru^ga fono, Skotlando en la dua per ru^ga staranta leono sur ora fono kaj Irlando en la tria per ora harpo kun ar^gentaj kordoj sur blua fono. Trovi^gas du rubandoj- unu ^cirkaû la šildo kaj la alia sube. Tiu ^cirkaû la ^sildo simbolas por la ordeno de la krurzono kun la moto 'Honi soit qui mal y pense' (Malboneco al tiu, kiu pensas malbona^jojn). La alia rubando havas la moton de la britaj gere^goj "Dieu et mon Droit" (Dio kaj mia rajto). La grundo sub ^ci tiu rubando havas diversajn plantojn- rozoj (Anglio), kardoj (Skotlando), trifolietoj (Irlando) kaj poreo (Kimrujo). Super la ^sildo estas ermenbendoj kaj krono, sur kiu staras leono. La dekstra apoganto estas kronita ora leono. Konstatu ke la reguloj specifas ke dekstro estas laû la vidpunkto de la ^sildo kaj ne de la rigardanto. La maldekstra apoganto estas ar^genta unukornulo.
La moto kutime estas en la latina sed ne ^ciam. Ekzemple 'Honi soit qui mal y pense' (vidu supren- malnova franca) kaj la Princo de Kimrujo havas 'Ich Dien' (mi servas- malnova germana).
Mia malnova lernejo havis 'Nid da lle gellir gwell' (oni konsideras nenion bona se pli bona eblus- el la kimra). Interesa rakonto pri tiu moto. Kiam mi havas dek unu jarojn ^ciuj lernantoj, ^ciuj instruistoj kaj multaj gepatroj kuni^gis por la ^ciujara premioj-donata ceremonio. La prezidantino de la regantaro de la lernejo- tipa stulta kaj malklera loka politikistino diris en sia antaûparolo ke ^si ne komprenas la moton de la lernejo ^car ^si neniam lernis la latinan! Ni (t.e. la plej junaj lernantoj) ekridis kontraû tiu mokinda^jo- sed la lernejestro tuj silentigis nin simple per unu severa rigardo- en tiama tempo estis sufi^ce.
                                                                                                                                               Derek Fielding

La Re^ga Blazono
Reiri al la Indekso
Klaku por la Hejmpa^go
Klaku por la Menuo-pa^go
Al la Supro
Lastfoje ^san^gita : la 3an de marto, 2002
re^ga blazono