EL NIA BULTENETO                                  Pa^go 5
 
Isambard Kingdom Brunel

Isambard Kingdom Brunel naski^gis je la 9a de aprilo 1806 ^ce Portsea, Hampshire. Lia patro estis Marc Isambard Brunel, kiu naski^gis en Francio (Isambard estis la patrina nomo kaj Kingdom estis la nomo de la edzino de Marc). Marc fu^gis al Usono dum la Franca Revolucio kaj estis ^cefingeniero de Novjorko. Poste li venis al Londono, kie li estris multajn konstrua^jojn kaj fine en 1841 li i^gis kavaliro de Britio. Isambard, la filo, studis sciencon kaj in^genieran arton en Parizo kaj kiam li revenis al Anglio en 1822 li komencis labori kun sia patro. La ^cefa entrepreno estis la konstruado de tunelo sub la rivero Tamizo en Londono, kiu komenci^gis en 1825. Je la 12a de januaro, 1828 okazis akcidento en la tunelo kiam Isambard preskaû dronis. Post tio en junio de tiu jaro li estis sendita al Bristolo por resani^gi. Tie li aûdis, ke oni intencas konstrui ponton super la rivero Avon [Ej-von] kaj iu ri^culo testamentis 1753 mil pundojn por tiu celo. Estis konkurso por la plej bona desegno kaj Brunel gajnis. Tamen oni trovis, ke ne estas sufi^ce da mono por fari la konstruadon kaj la pendponto ne estis konstruita ^gis post la morto de Brunel.
En 1833 la Komitato por la Bristola Haveno akceptis sugestojn de Brunel pri la pliboni^gado de la Haveno. En la sama jaro, oni starigis komitaton por konstrui fervojon inter Bristolo kaj Londono. Oni akceptis planon de Brunel kaj je la 7a de marto Isambard estis elektita ^cefingeniero. La termezurado kaj planado de la vojo inter la du urboj okupis ^cirkaû kvar monatoj- pere de ^cevaloj- kaj la tuta laboro estis farita de Isambard mem- 116 mejloj. Je la 27a de aûgusto oni konfirmis ke Isambard estas la ^cefingeniero. La re^go Vilhelmo la Kvara konsentis al la proponita fervoja kompanio (kiun Isambard nomis 'La Granda Okcidenta') je la 31a de aûgusto, 1835.
Tiu fervojo ne estis ordinara ^car la spuro, kiun Isambard elektis estis sep futoj (^gis tiu tempo la mezuro estis 4 futoj kaj 8½ coloj- bazita je la vagonoj ^ce la karbminejoj). Oni povus demandi kial Brunel elektis tian spuron? La respondo eble estas ke li volas esti malsama kaj pli granda! Li surportis altan ^capelon por pligrandigi sian altecon. Tamen la pli lar^ga spuro estis logika ^car ^gi donas pli bonan stabilecon kaj povas eble transporti pli grandajn ^sar^gojn.
La unua trajno veturis inter Londono kaj Bristolo je la 30a de junio 1841. Dum la kvin jaroj de konstruado Brunel estris la laboron kaj ankaû li desegnis la vapor ^sipon 'Great Western'


Isambard Kingdom Brunel
(kun alta ^capelo. Malantaû li,
^cenoj el la 'Great Western)

Dum la unua voja^go de tiu šipo okazis la dua grava akcidento en kiu Brunel preskaû mortis. Estis incendio kaj kiam štuparo bruli^gis Brunel falis. Krom la 'GWR' (Granda Okcidenta Fervojo) Brunel planis la konstruon de sep aliaj fervojoj en ses jaroj. Unu estis la fervojo Taff Vale. ( Vidu Bulteno3). En 1845 li estris la konstruadon de fervojo en Sardinio.
La plej originala krea^jo de Brunel estis la šipo 'Great Britain', kiu estis lan^cita en 1843. Tiu šipo estis konstruita el fero kaj ^gi estis la plej granda en la mondo.
La plej granda malsukceso de Brunel estis la tiel nomita atmosfera fervojo en Suda Devono. La trajnoj veturi^gis per vakuo kreita en tubo sub ^gi. ^Gi malsukcesis pro manko de taûgaj valvoj.
La plej granda šipo desegnita de Brunel estis 'Great Eastern'.La unua voja^go de ^gi estis planita por 3a de
Brunel sendube estis la plej aktiva in^geniero de la 19a jarcento. Ni ankoraû povas vidi liajn krea^jojn. Apud la fervoja stacio en Bristolo estas trinkejo kies nomo estas 'The Reckless Engineer' (La Senzorga In^geniero). Tamen la urbego devas esti fiera ke li adoptis ^gin.
                                                                                                                                       Frank Curtis


Reiri al la Indekso

 
La Kravato

Arabo vagis tra la dezerto Sahara. Li ur^ge deziris trinki ion. Tiam li ekvidis ion, for en la malproksimeco. Esperante trovi akvon, li mar^sis ^gis tie kaj trovis ne mira^gon sed malgrandan maljunan judon, kiu sidis ^ce tablo kun aro de kravatoj disvasti^gis sur ˆgin.
La arabo demandis, "Mi petas, mi estas mortanta pro soifo, bonvolu doni al mi akvon." La viro respondis, "Mi ne havas akvon sed kial ne a^cetu kravaton? Jen unu, kiu akordas kun viaj roboj." La arabo kriis ^cagrene, "Mi ne deziras kravaton, idioto. Mi bezonas akvon!" "En ordo, ne a^cetu kravaton. Sed por montri al vi ke mi fakte estas simpatiulo, mi volas informi vin ke, preter tiu monteto, post proksimume kvin mejloj, trovi^gas bona restoracio, kiun mia frato estras. Mar^su tien, kaj oni donos al vi tiom da akvo, kiom vi deziros."
La arabo dankas lin kaj promenis al la monteto kaj finfine malaperis. Post tri horoj la arabo revenis- kaj li povis nur rampi al la judo, kiu ankoraû sidas ^ce la tablo. La judo diris, "Mi asertis je kvin mejloj. ^Cu vi ne trovis ^gin? La kompatinda arabo respondis, "Mi ja trovis ^gin sed mi malrajtas eniri sen kravato!"
                                                                                                                               Derek Fielding

Reiri al la Indekso

 
Dezertoj

Dezerto estas loko, kie tre malofte pluvas. Kutime oni pensas pri sablo sed fakte dezerto estas ^cefe el rokoj kaj ^stonoj kun kelkaj malgrandaj arbustoj. La plej seka dezerto en la mondo estas Atakamo en ^Cilio sed alia tre interesa dezerto, kiu estas e^c pli seka ol la fama Saharo, estas Antarktiko. Kvankam la tero estas kovrita de glacio, tie preskaû neniam pluvas (aû ne^gas).
Estas du tipoj da dezertoj- unu pro la klimato kaj konstanta alta premo (ekzemple Saharo, Kalahario kaj Namibo en Afriko, la fifama 'Malplena Kvartalo' en Arabio, Atakamo kaj Patagonio en Sudameriko kaj la dezeroj en Okcidenta Aûstralio.) La alia tipo estas kie montaro ^sirmas la dezerton de la ^generala vento. La aero alti^gas super la montojn, malvarmi^gas kaj lasas fali la pluvon. Kiam la aero atingos la dezerton, mankos pluvo en la nuboj. La dezerto estas en la malpluv-ombro de la montaro ekz. Mohavo en Kalifornio, Gobio en Mongolujo kaj la dezertoj en Orienta Aûstralio. Triono el la grundo de Tero estas dezerto.
La plej granda dezerto estas Saharo, kiu havas grandecon de 3.3 milionoj da kvadrataj mejloj. Dum la tago la dezerto estas ege varma (^gis 60 gradoj celsiuse aû 140 farenhejte)- tamen nokte la temperaturo povas alproksimi^gi al frostado. Por homoj do dezerto ne estas agrabla pro la etendi^go de temperaturo, manko de akvo kaj oftaj sablo ^stormoj. Kompreneble en dezerto trovi^gas kelkaj agrablaj lokoj- la oazoj. Tie, pro fontoj, plantoj (^cefe daktilpalmoj) kreskas. En aliaj lokoj kiam, de tempo al tempo, pluvas floroj subite ekaperas. Dezerto post pluvo estas unu el la plej belaj vidinda^joj en la mondo.
La unua tipo de dezerto estas pro la klimato- sed dum milionoj da jaroj klimato ^san^gadas. Sub la dezertoj en Nordafriko kaj la Golfo nun trovi^gas petrolo, ^car en prahistorio maro estis tie kaj petrolo formi^gis el la korpoj de maresta^joj. Nun homaro mem havas la kapablecon ^san^gi iomete la klimaton. Nuntempe pro la troa forigado de arboj el arbaroj novaj dezertoj nun aperas ekz. en Madagaskaro kie antaûe trovi^gis ^gangalo. Tamen eble en la estonteco ni povos anstataûigi dezertojn de semotaûga lando kiam ni povos finfine regi la klimaton.

                                                                                                                               Derek Fielding

Klaku por la Hejmpa^go
Klaku por reiri al la Menuo
Reiri al la Indekso
Al la Supro
Lastfoje ^san^gita : la 24an de majo, 2002