Psalmo 23:
"E^c, kvankam mi mar^sas tra la valo de la mortombro, mi timas nenian malbonon"
Lastfoje ^san^gita : la 21an de januaro, 2007
Himnoj
La vorto venis el la latina kaj signifas 'kantota poemo por honori Dion, diaˆjon, heroon, idealojn, landojn kaj reˆgojn. Unue pri la plej bone konata uzado, tiu de religiaj aferoj: La plej fruaj himnoj estas trovitaj en antikva Grekio (en la dua jarcento AK). Aliaj trovaˆjoj estis en Asirio (la nuna Irako), ˆCinio, Egiptujo kaj Hindio. En Judio kaj aliaj arabaj landoj la himnoj estis en la formo de Psalmoj. La hebrea nomo signifas 'Laûdkantoj'. La unuaj Kristanaj himnoj estis skribitaj en la siria lingvo en la 3a kaj 4a jarcentoj. La muzika stilo estas la parolmaniero. La unua verkisto de Kristanaj himnoj estis la franca prelato Sankta Hilary. Post lia morto la episkopo de Milano starigis la regulan uzadon de himnoj en la Okcidenta Kristana Liturgio. ˆGis la 10a jarcento oni malofte kantis himnojn dum la celebrado de la Meso. Dum tiu jarcento oni kelkfoje aldonis al la longaj parolkantoj tekstojn post la vorto 'Haleluja'- hebrea vorto kiu signifas 'Laûdu Dion.' Dum la Mezepoko la himnoj estis kantataj nur de la pastroj kaj ˆhoroj ˆgis la 16a jarcento. Martin Luther enkondukis la kantadon de la kongresacio. Samtempe Luther komponis himnojn en la germana lingvo. ˆGis tiu tempo la himnoj estis en la latina. En Francio la himnoj estis tradukitaj de la poeto Marot kaj la melodioj estis verkitaj de la komponistoj Goudimel kaj Le Jeune. Anglaj tradukoj estis faritaj en 1562 de la verkistoj Sternhold kaj Hopkins. Je la komenco de la 18a jarcento la angla teologisto Isaac Watts verkis ˆcirkaû 600 himnojn. La plej bone konata verkisto estis Charles Wesley. La kvakeroj malofte kantas en siaj kunvenoj sed unu elili preto John Greenleaf Whittier verkis poemojn, kiuj poste estis legitaj en himnoj. Estas notinde ke Montague Butler (kiu estis Kvakero) tradukis multajn himnoj kaj kopilis la himnaron Esperantan.
Vojaˆgi Elsterlanden
Por mi vojaˆgi eksterlanden similas al drogo- ju pli mi vojaˆgas, des pli mi volas plu vojaˆgi. Mi jam vizitis multajn landojn - aû 108 (se oni konsideras la nuntempan politikan situacion de la landoj) aû 101 (se oni konsideras la tiaman rangon kiam mi vizitis). Ekzemple mi vizitis Sovetunion kelkfoje kaj vidis diversajn partojn- tiam nur unu lando sed poste Rusio, Ukrajnio, Bjelrusio, Armenio, Azerbaˆjano, Kazaˆhio kaj Taˆjikio iˆgis sendependaj landoj (8 landoj).
Se oni konsideras viziti fremdan landon oni devas prepari je kelkaj monatoj antaû la foriro. Eble oni unue devas obteni vizon en la pasporto (kaj ankaû kontroli ke la pasporto restos valida ˆgis ses monatoj post kiam vi forlasos la fremdan landon (ˆci tiu regulo ˆsajnas, laû mi, tute stulta sed tamen oni devas obei ˆgin!). Kutime vizo estas stampo en la pasporto- oni devas pagi grandan sumon (ofte pli ol £30) kaj devas havi blankan paˆgon (je la dekstra flanko!) en la pasporto kaj ofte atendi kelkajn semajnojn por gajni ˆgin. Sen la ˆgusta vizo, la pasportfunkciulo ne permesos ke vi eniros la landon. Mi memoras kiam mi estis en grupo, kiu atingis la landlimon inter Jordanio kaj Sirio. La vizo de unu homo ne jam estis valida pro la dato. ˆGi estis tute skribita en la araba kaj do li ne antaûe sciis pri la problemo. Nia grupo devis atendi ˆce la landlimo dum 24 horoj dum li reiris al la ˆcefurbo de Jordanio (Amano) por aˆceti novan sirian vizon kaj poste revenis. Post la vizo oni devas pensi pri injektoj - kaj certe pri flava febro, ˆcar oni ne rajtas eniri diversajn landojn en Sudameriko kaj Afriko sen internacia atesto kontraû flava febro. Aliaj gravaj injektoj estas kontraû tifoido, tetano, hepatito kaj polio. Ankaû oni devas kontroli ˆcu oni bezonos pilolojn kontraû malario kaj, se jes, kiaj. Malario estas la plej danˆgera el ˆciuj malsanoj por vojaˆgantoj. Nun oni devas pensi pri asekuro. Certe oni ne aˆcetos ˆgin de la turismoagento- anstataûe oni aˆcetos de speciala firmo kaj pagos proksimume duonon por la sama sekureco. Se oni povus elekti la aerolinion, faru zorge. La flugoj estos longaj aferoj kaj oni ne volas suferi prokrastojn, malbonan servon, malbonajn nutraˆjojn kaj trinkaˆjojn kaj malkomforton. Mi proponas ke oni uzu aviadilojn el Malproksima Oriento (Singapore Air, Cathay Pacific, Thai International),el Sudameriko (Varig, Lan Chile aû Aerolineas Argentinas) aû Qantas, Air New Zealand kaj Emirates (el UAE). Ne uzu aviadilojn el arabaj landoj (krom UEA), Rusio, Usono (kutime tre malagrabla servo),Kubo, Francio aû Hispanio (certe ne Iberia!).
Nun mi jam diskutis vizojn, injektojn, problemojn pri asekuro kaj flugoj. Eble vi opinius ke ne valoras vojaˆgi! Tamen mi ne jam menciis malpurajn necesejojn, eblajn rabistojn, persistajn almozulojn ktp. Certe por ˆgui vojaˆgadon oni bezonos toleron kaj fortikecon sed la plezuroj, kiujn oni povas sperti, povus esti nekredeblaj- sed tio estas alia rakonto!
La Kuba Krizo
Antaûnelonge oni montris televide programon pri la vivo de J.F.Kennedy. Mi bone memoras la kuban raketan krizon, ˆcar mi estis tie en ˆsipo kiam ˆgi okazis. Ni vojaˆgis konstante dum 1963 al Kubo por ˆsarˆgi melason, kaj mi renkontis la ˆsiparojn de rusaj ˆsipoj. Ni ludis, ofte futbale, kaj interˆsanˆgis filmojn. Ni ankaû profitis de la fakto ke iliaj ˆsipoj ˆciam portis kuraciston sed ni bezonis havi cent ˆsipmembrojn por porti, laû brita leˆgo, kuraciston. Mi bone konis la ˆsipestron kaj oficirojn de la ruˆsa ˆsipo (nomo forgesita), kiun oni povis vidi je la televido, kun raketoj sur la ferdeko, klare videblaj en kradkestoj. Fine kompreneble la ˆsipo returniˆgis kaj oni evitis la trian mondmilton. ˆCirkaû ˆci tiu tempo dum 1963 mi estis kapitano de ˆsipo, kiu ˆsarˆgis kun melaso en la sudokcidenta haveno Cienfuegos, kie la rusoj konstruis raketan lokon. Ili estis tre zorgaj, ke vi ni vidas nenion, kiam ni eniris la havenon. Dum la vespero, kiam Kennedy faris sian esencan paroladon, kiu proponis militon aû pacon, mi invitis la ˆsipestron kaj oficirojn de apuda jugoslavia ˆsipo, kiu ˆsarˆgis sukeron, veni surˆsipen por trinkaˆjoj. Ili deziris mansagtabulon kaj ili donis al ni militan subakvan skafandron. Estas iom strange ke la kuboj ne permisis, ke la jugoslavoj surteriˆgas sed por ni mankis problemoj. ˆCirkaû la dudeka, grandege tondris kaj mi diris, ˆserce, al mia unua oficiro, "Rapide, portu la kanonon sur la ferdekon, ˆcar mi opinias, ke komencis la milito" La jugoslavoj tuj malaperis kaj baldaû Kennedy parolis- kaj feliˆce oni avertis militon. Fakte, ni ja portis kanonon surˆsipe sed, kompreneble, ni ne uzis ˆgin. Kiam ni forlasis Cienfuegos, kun grandega brita flago sur la ˆsipflanko, la usona armado, kiu estis ˆcie, diris al ni, ke ni sekvu specialajn vojojn el kubaj akvoj, kaj ˆciam gardis nin. La usonanoj ne tute ˆsatis, ke Britio komercis kun Kubo. Fakte oni devis peti permeson por vojaˆgi al Kubo kaj ricevi ateston, ke ni ne portis surˆsipe armilojn. Mi opiniis, ke ˆci tiu estis tute malˆgusta.
Newport ˆSipo (ˆGisdatigo)
Eble membroj povas memori la artikolon, kiun Stan Waldron kaj mi skribis pri la Newport Mezepoka ˆsipo. (Vidu La Brita Esperantisto. (printempo 2003, p.36) aû novaˆjoj2. Je la 30a de januaro la programo Timewatch je BBC2 elsendis programon pri la boato. Sed nekredeble por ˆciuj en Britio krom tiuj en Kimrujo (kie oni trovis la boaton!). BBC2 Kimra elsendis jam alian aˆcan felietonan melodramon (angle soap) tiam!!!), Mi ne surpriziˆgas ke BBC suferas multajn rezignojn. Mi postulas pliajn!! Tamen, danke al la programo, oni povas ˆgisdatigi la novaˆjon pri la ˆsipo. (Iam Stan Waldron devas sciigi min pri la diferenco inter boato kaj ˆsipo). Nun oni scias ke (i). La ˆsipo estas la sola mezepoka ˆsipo trovita (preskaû tuta) en Britio. (ii). La boato estas konstruita klinke (t.e. La tabuloj de ligno interkovras unu la alian). (iii) Ekzameno de la lignaˆjo montras ke oni faligis la arbojn por tiuj dum 1465. (La tempo de la Militoj de la Rozoj). Aliaj provoj proponis dum 1467 (post septembro). Supozeble oni uzis lignon el arboj elhakitaj dum kelkaj jaroj. (iv). La boato estis granda je proksimume la sama grandeco kiel la fama Mary Rose. (v). Oni trovis surboate multajn portugalajn monerojn de Alfonso la Kvina (mez-15a jarcento). (vi) Dendrokronologio (t.e. Kalkuli la kresk-ringojn kaj iliajn disecojn) informas nin ke la boato ne estis konstruita en Britio (aû almenaû ne el brita ligno). (vii). Ankaû oni trovis diversajn armilojn (kuglegojn kaj pojno-ˆsirmaˆjojn por sagistoj). Oni opinias ke tiam ˆce komercaj boatoj devas defendi sin kontraû piratoj. (viii). Oni surterigis la ˆsipon ˆcar ˆgia masto estis rompita. (ix). Kial Newport? La lordo de Newport tiam estis Sir William Herbert sed en 1469 li estis venkita en milito de Grafo de Warwick, la plej potenca homo en la reˆgolando (la tiel nomata 'Reˆgo-faranto', kiu iam kaptis kaj Reˆgojn Edvardon la 4a kaj Henrikon la 6a). Warwick tiam iˆgis lordo de Newport. Warwick estis kulpa de piratado kontraû, inter aliaj, la portugaloj. Eble do la ˆsipo estis portugala sed kaptita kaj uzita de Warwick. (x). Troviˆgas letero de Warwick al lia Newport peranto (la 22an de novembro, 1469) en kiu li postulas la konstruadon aû pli probable, riparadon de granda boato en Newport. Do eble la boato estis portugala, kaptita kaj uzita de Warwick.