Konversacio inter Dio kaj Malaltranga Demono
D : Hej vi! Jes vi tie, kun la fulgaj flugilaˆcoj. Kiu vi estas? Mi ne jam vidis vin antaûe, cu?
MD: Ho, M-moˆst'! Estas vi - G-granda Do! Mi p-pardonpetas...
D: ˆCesu! Ne balbutu kiel timema debutantino. Nur respondu. Kiu kaj kio vi estas?
MD: Mi estas malpligrava demono. Fakte, mi estas lastatempa varbito.
D: De kiu fako?
MD: Mi estas nova ano de la 'Devas Havi Fako.'
D: Kio?
MD: Ho, vi scias. Nia tasko estas krei la deziregon ˆce homoj, ke ili nepre akiru la plej lastatempan distromirindaˆjon de la teknologio.
D: Hm! Tre efika laboro. Miaopinie, via fako respondecas pli ol multe pri la senspiritigo de homaro. Ili tute ignoras min kiam ili sin dediˆcas al la akiro de pluaj novaˆjoj.
MD: Vere, efika laboro. Sed, laû mi, tro facila. Mi jam iom laciˆgas pro la facileco. Oni nur devas eksponi ian teknologian ludilmiraklon televide, kaj poste almenaû duono de la spektantaro sentas, ke ili ne povos toleri pluan vivon sen ˆgi.
D: Jes, tion mi rimarkis. Sed kial vi ne estas kontenta pri via facila, sukcesplena laboro? Certe tia laboro kontentigus homojn.
MD: Mi ne scias. Eble...eble mi iom kompatas ilin.
D: Kio? Kio! Kia hontinda demono vi estas? La trompebleco de homoj estas via bonˆsanco. Kial, mianome, vi kompatas tiun ˆsafemularon?
MD: Nu, ˆsajnas al mi - pardonu min, Moˆst' - ke Viaj reguloj estas tro severaj kaj malfacile sekveblaj.
D: Diable! Vere? Diru, diru ekzemple pri kio?
MD: Ekzemple.. .pri la sekso. Tio estas ne permesita ekster edziˆgo, sed vi kreis je homoj tiel grandan deziregon seksan, ke ili tute ne povas ne peki. D: Sed vi bone scias kiel plendinde pigraj ili estas. Se mi ne estus enmetita en ili tiom da deziro pri la sekso, ili preskaû tuj pereus pro manko de intereso!
MD: Hm, jes, eble vi pravas, sed vi igis nian laboron tro facilan! La Seksa Tento-Fako de longe enuiˆgis pro la simpleco de la laboro.
D: Ho, vere? Kaj kiajn aliajn plendojn vi havas?
MD: Nu, se vi demandas...la Manˆgama Fako ankaû ekseniluziiˆgas. Ekde la alveno de tujmanˆgaˆjoj kaj televidaj reklamoj vere ne ekzistas plua penado tiurilate. Oni nur devas montri al infanoj iun ajn aˆcan manˆgnovaˆjon fabrikitan el graso, selo kaj kemiaˆjoj, kaj nepre ili aˆcetos ˆgin plejbaldaûe. Persone, mi opinias, ke la gepatroj estas kulpaj.
D: Fakte homoj ekde la komenco tre malofte konstatas kiel peza estas la peko de manˆgamo. Ili ne taksas ˆgin tiel serioze kiel aliajn pekojn - sed ili eraras.