EL NIA BULTENETO                                  Pa^go 8
 
Drakoj  (daurigita de Pa^go 7)
Georgo kaj Drako, Stokholmo
Worminster Sleight
Georgo kaj la Drako, Stokholma Katedralo, Svedio
Fajrspiranta Drako, Krakovo
Fajrspiranta Drako, Krakovo, Pollando
Drako de Worminster Sleight, apud Wells
Drako gardis la Oran ˆSaflanon sed ˆgi estas drogita de Medea por ke ˆGason povis ˆsteli la ˆsaflanon.
(b) Hercules
Li devis mortigi drakon Ladon, kiu gardis la arbon kun la oraj pomoj.
(c). Laû dana mitolgio Beowulf ofte batalis kontraû drakoj kaj fine li mortis dum barakto kontraû fajro-drako.
(ˆc). Oni diras ke Sanktulo Finnbar mortigis la lastan drakon en Irlando dum la 7a jarcento.
(d). En Mezopotamio la dio Marduk mortigis drakon Tiamat
(e). La hinda dio Indra mortigis drakon Vritra per fulmofajron.

Kvankam homoj preskaû ˆciam batalas kontraû drakoj, ili certe respektas ilin pro forteco, braveco kaj ruzeco. Ofte ili uzas do bildon de drako sur standardo aû blazono.

Ekzemple la lando de Bhutano en la Himalajo estas la 'lando de la tondro-drako', La nacia fluglinio nomiˆgas 'Druk Air' kaj la ˆcefa hotelo en la ˆcefurbo Timpu ankaû estas Druk, kiu estas la bhutana vorto por drako.


3 toes
4 toe
Sur la nacia flago de Bhutano (maldekstre) la drako havas tri Piedfingojn.  Sur la nacia flago de Kimrujo (dekstre) la drako havas kvar piedfingrojn.

Ekzemple la lando de Bhutano en la Himalajo estas la 'lando de la tondro-drako', La nacia fluglinio nomiˆgas 'Druk Air' kaj la ˆcefa hotelo en la ˆcefurbo Timpu ankaû estas Druk, kiu estas la bhutana vorto por drako.


La nacia flago de Kimrujo kompreneble havas ruˆgan drakon. La flago baziˆgis je la blazono de la kimro Henriko Tudor, kiu batalis por venki la malbonan Rikardon la 3a kaj poste iˆgi Henriko la 7a.

Kvankam la drako jam ne estas sur la nacia flago (post 1912) ˆCinio ofte uzas drakon kiel simbolon. En ˆCinio drakoj kutime estas bonaj bestoj kaj ne kondutas malafable kaj estas simbolo de bonˆsanco. (lung)

Sur vestaˆjoj la drako de reˆgo havas 5 piedfingojn, de princo 4 kaj de kortegano 3.

La 12 monatoj de la ˆcina jaro nomiˆgis post bestoj - hundo, rato, porko, leporo ktp. La sola nomita post mitolgia besto estas drako.

Fine eˆc se ˆciuj drakoj en la mondo malaperos, unu ankoraû postvivos. La plej longa konstelacio en la ˆcielo nomiˆgas Drako.

PS. Antaû nelonge mi vizitis Wells (katedrala urbo en la Oriento de Anglujo) kaj tie, apud la katedralo, mi vidis mozaikon de verda drako.- ne nia Verda Drako sed drako kiu laûˆsajne timigas la vilaˆgojn de Dinder Dulcote kaj North Wootton je ˆciu 50 jaroj.


Klaku por la Hejmpa^go
Reiri al la Indekso
Al la Supro
Klaku por reiri al la Menuo
 
Drozofilo                

ˆCi tiu estas  genro de duflugilaj insektoj, kutime oni nomias ilin fruktomuˆsoj. Ili partoprenis multe en esplorado pri genetiko- kaj aparte pri studo de mutacioj. Oni jam eldonis proksimume 100,000 esploror-raportojn pri drozofiloj.
Estas 700 specioj sed  oni plej ofte uzas Drosophila melanogaster.  La nomo signifas rosamanto sed eble fruktamanto estus pli bona.
Profesoro Castle ˆce Harvard Universitato unuafoje uzis ilin dum 1900 sed estis Profesoro Thomas Hunt Morgan ˆce Columbia Universitato, Nov-jorko, kiu uzis ilin dum sia kreado de la bazo de moderna genetiko.
Por kolekti ilin oni simple devas lasi botelon, kiu enhavas putrantan frukton (aparte vinberojn aû bananojn), apud malfermita fenestro en laboratorio dum kelkaj horoj. Poste enˆsovu la ˆstopilon. La drozofiloj reproduktas tre rapide kaj la nova generacio plenkreskas en 12 tagoj kaj ˆciu ino povas demeti 200 ovojn. Tial dum kelkaj monatoj oni povas studi ilin tra multaj generacioj.
Drozofiloj kutime havas ruˆgajn okulojn sed Morgan trovis mutaciulon kun blankaj okuloj kaj poste bredis de ˆgi.  ˆCiuj el la idoj havis ruˆgajn okulojn. Poste li interbredis ilin kaj trovis ke, de la venonta generacio estis 3470 kun ruˆgaj sed 782 kun blankaj okuloj. Tio korespondis proksimume laû la prognozoj faritaj per la teorio de Mendel. Mendel eksploris kun pizoj kaj studis kiel sulketoj (kompare kun glata þelo)  trairas tra la generacioj. Lia teorio antaûvidas 3:1 proporcion.
Trajtoj estas senditaj al ido iom el la patro, iom el la patrino per kromosomoj.
Konsideru ke ambaû gepatroj donas po du pecoj da informo, se la blankokula patro (ˆcar la mutaciulo estis vira) provizas BB kaj la patrino (la normala) RR poste ˆciuj idoj enhavos RB (R de la patrino, B de la patro).
Patro :        BB        Patrino :        RR        Idoj :        RB  RB

Se unu instrukcio estas pli superrega- ˆci foje ruˆga- ˆciuj idoj estas ru^gokuloj.

Idoj (kun R superega) :        Rb  Rb  t.e. ˆciuj kun ruˆgokuloj.

Por la proksima generacio patro RB sekskunigas kun patrino RB. Eblaj idoj estos RR kaj RB  (per R de la patro) kaj  BR and BB (per B de la patro).
Patro :        Rb        Patrino :        Rb        Eblaj idoj :        RR  Rb  bR  bb

La sola blanka ebleco estas bb (ˆcar R estas superrega) kaj do unu ido estas blankokula (bb) kaj tri (RR, Rb and bR) estas ru^gokulaj. ˆCi tiu estas la Mendela prognozo.
Morgan plie trovis, ke nur viraj muˆsoj povas  heredi blankajn okulojn.  La viraj sekskromosomoj fakte estas XY kaj la inaj XX. Do ido ˆciam enhavas X kromosomon el la patrino kaj aû  X aû Y el la patro. XX produktos inan kaj XY viran infanon.
Patro :        XY        Patrino         XX
Idoj :        XX (ina)                       YX (vira)
Morgan proponis ke nur X-kromosomoj povas porti la informon pri okulkoloro.

Derek Fielding
 
Daûrigota sur la proksima pa^go
Lastfoje ^san^gita : la 21an de januaro, 2007