MONATOJ
Iam oni konsideris, ke monato estas la tempo inter du sinsekvaj identaj fazoj de la Luno ekzemple inter du plenaj lunoj. Tiu luna monato estas 29.53 tagoj.
Jaro el 12 lunaj monatoj daûras 354.35 tagojn t.e. 11 tagoj malpli ol suna jaro (t.e. La tempo por la tero ^cirkaûiranta la sunon unufoje.) Evidente baldaû la kalendaro ne akordas kun la sezonoj.
Oni povas trakti la aferon per diversaj metodoj.
(a). La Islama Kalendaro
Tiu havas 12 monatojn kun alterne 29 kaj 30 tagoj (por alproksimi^gi al la luna de 29½ tagoj.)
Do la fasta monato Ramadano (la 9a monato) i^gas iomete pli frue dum ^ciu jaro. Tre gravas ke fremduloj komprenas tion ^car estas tre malfacile voja^gi dum Ramadano en islama lando ^car ^ciuj restoracioj kaj kafejoj estas fermataj antaû la vesperaj horoj kaj la lo^gantoj estas tre grumblemaj.
(b). La Hebrea Kalendaro
Denove12 monatoj alterne inter 29 kaj 30 tagoj. Por korekti la malakordon oni bezonas krom monaton ve-Adar, kiun oni aldonas sepfoje dum ^ciu ciklo da 19 jaroj.
(c). La Juliana Kalendaro.
Finfine Juliuso Cezaro provis korekti la aferon. Rezulte 46AK havis 445 tagojn kaj ^ciu jaro poste havis 365 kutime kaj 366 dum ^ciu kvara jaro.
Tiu sistemo estas bona sed ne perfekta. En 1582 la malakordo estis tiel granda ke Papo Gregorio la 13a provis plibonigi la sistemon. Unue li devis forvi^si 11 tagojn el 1582 kaj ankaû ^san^gi la kalendaron por ke je la fino de jarcento oni nur havas superjaron (t.e. Jaro kun 366 tagoj) se oni povas dividi la daton de 4 (kiel kutime por superjaro) sed ankaû de 400.)
La Nomoj de la Monatoj
La plimulto el eûropaj lingvoj (ankaû Esperanto) nomas la monatojn post la romiana sistemo.
Unue la romiana jaro komenci^gis en Marto kaj do tiam Septembro estis la 7a monato, oktobro (la oka), novembro (la naûa) kaj decembro (la deka).
Tamen dum 153AK la sistemo ^san^gis kaj la jaro komenci^gis en Januaro.
La deveno de la nomoj estas :
Januaro : Post Janus, romiana dukapa dio. La dio de komencoj kaj pordoj. Unu kapo turnas al la pastinteco, la alia al la estonteco.
Februaro: Post Februa, Festo de Purigado.
Marto : Post Marso, la Romiana dio de Militoj
Aprilo: Eble devenas el la latina vorto aperire (malfermi)- ^car bur^gonoj ekmalfermi^gas dum ^ci tiu monato.
Majo: post Maia, Romiana diino
Junio: post Juno, Romiana diino
Julio: nomita quintilis (kvina) ^gis 44AK. Tiam nomita post Juliuso Cezaro
Aýgusto: nomita sextilis (sesa) ^gis 8AK. Tiam nomita post Aûgustus Cezaro
Septembro: la 7a monato
Oktobro: la 8a monato
Novembro: la 9a monato
Decembro: la 10a monato
Derek Fielding