Damon M. Lord
damon lord
Mia nomo estas Damon M. Lord; mi havas 26 jarojn kaj antaûe loˆgis en Newport, Sudkimrujo. Mi esperantistiˆgis dum la somero de 1996, kaj
membri^gis al 'La Verdaq Drako'. Dum 1999 mi legis reklamon en Esperanta gazeto EKo, en kiu oni ser^cas briton, kiu dezirus instrui la anglan dum jaro en Pekina Universitato. Mi kandidati^gis kaj sukcesis gajni la postenon (^ciuj korespondoj estis en Esperanto). Post septembro 1999 mi instruis en Haidian Universitato, Pekino, ^Cinio.


damon kun ^cina knabo
damon kun 2 ^cinaj amikinoj
templo de ^ciela paco
Damon kun ^cina knabo
Damon kun du ^cinaj amikinoj
Damon antau la Templo de ^Ciela Paco, Pekino
Bedaûrinde mi multe suferis pri problemoj kun la universitata instanco kaj la situacio i^gis tiel grava kaj netolerebla ke mi decidis eksi^gi kaj reveni hejmen kaj mi revenis al Kimrujo je la 1a de februaro, 2000.
Certe mi ne havis problemojn pri Esperanto kaj fakte ^gi multe helpis min en ^Cinio. Mi ankaû ^guis vizitojn al la Pekina Esperanto-klubo.



Mi estas delegito al la UEA kun aparta interesa en junularaj aferoj. Mi ankaû estis instruisto por la Interreta Esperanto Kurso 'Esperanto Viva' kun studantoj en multaj landoj (Honkongo, Italio, Finnlando, Usono (San Francisko, Va^singtono-^Stato, Novjorka ^Stato, Teksaso, Massachusetts kaj Indiana), Kanado, Nov-zelando, Aûstralio (Nova Suda Kimrujo, Okcidenta Aûstralio), Sudafriko, Skotlando kaj Anglujo.)
Jen la lingvoj, kiujn mi parolas:
Esperanto (kompreneble!); la angla (mia unua lingvo); Brita Surda Lingvo (kiun mi studis kvankam mi ne estas surdulo); la mandarena ^cina (kiun, kompreneble, mi iom lernis en ^Cinio); la Germana; iomete da Volapük, la japana, la itala kaj la tagaloga (la lingvo de la Filipinoj). Mi ankaû komprenas iomete da Ido (sed ^ciu Esperantisto eble povas).
Inter aliaj interesas al mi:
la islanda kantistino Björk; la televida programo "Father Ted" ; la germana grupo Tic Tac Toe, la budhisma religio.




Kontakti Damon
Klaku ^ci tie por la Hejmpa^go
Klaku por reiri al la membreca pa^go
Lastfoje ^san^gita: la 20an de novembro, 2006
esperanto-flago