La nomo de la Esperanto-Klubo de Sudorienta Kimrujo estas "La Verda Drako" nomita pro unu el niaj membroj:
Davido estas la plej maljuna membro de la klubo. Li naski^gis antaû 3000 jaroj, kaj la foto montras lin kaj lian amikon, Sankta Georgo, la Sanktulo de Anglujo. Li konis Zamenhof-on, kaj lernis Esperanton en la jaro 1888, sed dormis ^gis 1994 sub kimra monto.
Li ekvekis dum novembro 1994 kaj tuj venis al la unua kunveno de la (tiam nomita) Esperanto-Klubo de Gvento. "Tre pla^cas al mi trovi lokan klubon," li diris.
La sekretario de la klubo, Derek Fielding, diris: "Tre bone pro nia klubo, ke Davido, amiko de Zamenhof, estas membro." Tamen, Derek devis ankaû diri, ke Davido ne estas perfekta membro: "Li neniam pagas sian kotizon!"
Lastfoje ^san^gita: la 24an de octobro, 1999