Lastfoje ^san^gita: la 26an de septembro, 2003
Mi havas 64 jarojn kaj dum tridek jaroj instruis kemion en gimnazio kaj kolegio apud Man^cestro en Nordanglujo. Mi esperanti^gis dum 1987 kaj membri^gis al la Man^cestra klubo. Dum 1992 mi gajnis la John Buchanan Esperanto-premion el la Universitato de Liverpool.
Antaû dek du jaroj mi emeriti^gis kaj revenis al Sudkimrujo, kie mi helpis fondi nian lokan klubon, La Verda Drako.
Mi diplomi^gis el la EAB (Esperanto-Asocio de Britio) dum 1996 kaj antaûe servis kiel delegiton de la Universala Esperanto Asocio. Ankaû mi iam servis kiel la redaktoron de 'Kimra Voko', la bulteno de la Kimra Federacio de EAB.
Dum 1998 mi, kun Stan Waldron, voja^gis al Karpacz, Pollando por Esperanto-ferio. Dum 1999 mi estis la kasisto kiam la Brita Kongreso vizitis mian hejmurbon, Newport.
Dum 2005 mi, kun ^Jan Swynnoe, ^ceestis ^ce la Universala Kongreso ^ce Vilno, Litovio.
Krom Esperanto, miaj ^satokupoj estas voja^gadi eksterlanden (mi jam vizitis preskaû 120 landojn), aûskulti klasikan muzikon kaj uzi la komputilon.