Frank jam havas 88 jarojn kaj lo^gas en Cheltenham (Okcidenta Anglujo). Li laboris en la 'Granda Okcidenta Fervojo' (GWR) kaj poste en la Brita Fervojo dum 43 jaroj kaj estis staciestro dum 12 jaroj.
Lia unua Brita Kongreso de Esperanto estis en Bristolo (sia hejmurbo) dum 1946 kaj lia unua Universala Kongreso en Berno, Svislando dum 1947. Li ofte ^ceestis ^ce la Kongresoj de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio ekz. dum 1998 ^ce Aalborg, Danio. Dum multaj jaroj li skribas Esperante al amikoj en diversaj landoj ekz. Finnlando, Rusio kaj Japanio. Krom lia membreco de La Verda Drako, Frank estas la prezidanto de la Okcidenta Esperanto-Federacio de Britio. Lia bofilino estas kimra kaj iam estis Sekretario de la Okcidenta Esperanto-Federacio, kies sekretario nun estas Nina, la edzino de Frank. Dum multaj jaroj Frank ankaû servas kiel delegito de UEA (Universala Esperanto-Asocio).
Liaj aliaj okupoj estas kiel Programo-Sekretario de klubo Probus (organizo por emerititaj profesiuloj) en Cheltenham, Sekretario de Grupo de Fervojaj Emerituloj en Gloucester kaj Familia Historio pri prapatroj en la Graflandoj Gloucestershire, Somerset kaj Wiltshire.
Lastfoje ^san^gita: la 20an de novembro, 2006