title> Verda Drako- Esperanto Club Notes and English-Esperanto Course
2001 aûgusto 10 : Jose de J. Campos Pacheco, Pedro Belancourt, Matanzas, Kubo

Mi estas kubana junulo (26 jara). Ekde la jaro 1993 mi komencis la studadon de la internacia lingvo. Esperanto estas utila kaj lernenda. Mi amas la pacon inter nacioj, la amikecon kaj la solidarecon inter la homoj. Dum mia libertempo mi iras al la kinejo aû teatro. Aûskulti muzikon pla^cas multe al mi. Mi profesie laboras instrui la anglan lingvon en urbo Matanzas. ^Gi estas nomata 'urbo de la pontoj'. Semajnfine mi revenas hejmen kie mi instruas Esperanton al la geinfanoj, kiuj estas 9-12 jaraj. Tiu laboro tre gravas al mi. La geinfanoj naski^gis por esti feli^caj- ili estas la espero de la mondo. Ili lernas per ludoj kaj kantoj. Mi ankaû enkondukas en kelkaj klasoj promenadon tra la kamparo. Dum la somero de la jaro 1998 okazis en mia lando la unua nacia infanrenkonti^go en urbo Guantanamo, la plej orienta provinco de Kubo. Mi partoprenis kun kvar geinfanoj. Ili ludis, kantis kaj aktoris.

Mi deziras scii ^cu vi aû estroj de lernejoj, teatroj, kulturdomoj, muzeoj aû bibliotekoj povas kunlabori kun miaj infanklasanoj. Ni bezonas gantopupojn, fingropupojn aû gumajn maskojn. Mi tutkore dankos se la helpo eblos. ( por la adreso kontaktu La Verda Drako). Mi devas informi vin ke paka^jo devas esti malgranda (laû kuba le^go po^stpaka^jon pli peza ol 2 kilogramoj oni ne rajtas ricevi.)

2001 aûgusto 27 : Nicholas James Bridgewater, Patras, Greklando

I would be interested to know of Esperanto groups, clubs or publications in Greece, where I am currently living (in Patras).
Pla^cas al mi koni^gas kun Esperanto-grupoj, kluboj aû eldona^joj en Greklando, kie nuntempe mi lo^gas (en Patras)

darth_maul_8065@yahoo.co.uk

2001 septembro 13 : 'Joe', Singapuro

I would appreciate info to get in touch with any Esperanto organisation/Esperantists in Singapore.

Pla^cas al mi ricevi informon pri Esperantaj organiza^joj kaj Esperantistoj en Singapuro.

guguess@yahoo.com

2001 decembro 6 : Zhang Jinge, Singapuro


 
Pa^go 1
Iru al:
Mi petas informon pri Esperantistoj en Singapuro.

jtws@asia.com

2001 decembro 23 : Vincent Charlot, Orly, Francio.

Gekaruloj,
Nome de la Pariza Skipo de Unesko, mi deziras al vi kaj al viaj familianoj plej ^gojajn jul- kaj novjarfestojn.
Mi esperas, ke 2002 alportos al vi sanon kaj forton.
Estu pli da paco, amikeco kaj justeco en la mondo!

esperant@noos.fr

2001 decembro 27 : Mohammad Karamudini, Irano

Feli^can Novan Jaron al gesamideanoj en Britio,

La unuan de januaro mi estos en Britio por partopreni en jara scienca konferenco. Mi estos en Londono kaj Liverpoolo dum cirkaû unu semajno. Kiu el vi povos havi kontakton kun mi, cele renkonti^gi, interparoli esperante kaj ebla gastigi por tranoktado? Mi estas 46 jara viro Iranano, biologo.

karamudini@yahoo.com

2001 decembro 30 : C.Basnett, Corsicana, Texas, Usono

Mi deziras korespondi kun persono en Kubo.
Mi a^gas 45 jaroj kaj mi estas komencanto. Multan dankon!

c_basnett@hotmail.com


2002 januaro 2 : Francesco Reale, Pisa, Italio

Mi estas 24-jara in^genieria studento en Pisa kaj mi venos ekde februaro ^gis junio al Swansea, do mi volus scii ^cu en Swansea estas esperanta klubo, aû almenaû iuj esperantistoj, aû ankaû esperantistaj gejunuloj.
^Cefe kiam mi alvenos, estus tre bone por mi koni tuj iun Swanseanon, des pli se mi povos paroli esperanton, ^car mia scipovo de la angla ne estas tre granda!!
Mi esperas je via baldaûa respondo!

franreale@libero.it

2002 januaro 6 : M.S.Shany, Birmingham, Anglio

Feli^can Novjaron

syhnyuk@btinternet.com

2002 januaro 29 : Adin Eichler

Dankegon pro la kurso.
Mi bezonis kurson por lerni plej rapide.

adinchaviv@pacbell.net

2002 februaro 23 : John Murray, Omagh, Norda Irlando.

Pardonu, ke mi korespondas senanonce, sed mi ^jus eltrovis vian kurson E-o ASAP Mi parolis telefone kun viro, kiu studis ^gin kaj entuziasmi^gis pri ^gi. Esperanto estas tute nova al li, sed li ^sajne jam havas bonegan komprenon pri ^gi kaj nun deziras studi ^gin plu per EAB-kurso. Kaj mi devas esti lia gvidanto. Do mi sidas kaj trastudis vian materialon. Post via kurso kio restis por li studi?! Via kurso ja estas kaj rapida kaj ampleksa. La partoj kiuj plej imponis al nia komencanto (kaj al mi) estas la lega^joj, la informoj pri literaturo kaj pri la interreto. Kio imponas al mi mem estas la granda laboro, kiun vi faris en la kunmetado. Via prezento estas tre klara kaj justa e^c la parto pri landnomoj. Pla^cis al mi via diskuto pri igi kaj i^gi, via insisto uzi la simplajn verbojn kaj eviti nenecesan uzon de la kunmetitaj, via konsilo uzi 'la' anstataû nenecesajn 'siajn' ktp ^ce verboj refleksivaj. Do vi estas tre gratulinda. Via kurso ja montros la potencon de la reto.
Kun koraj salutoj
John Murray
UEA Delegito ^ce Omagh, Nord-Irlando
(S-ro Murray ankaû afable sendis korektojn pri eraroj kaj mistajpadoj)

john@muraena.demon.co.uk

2002 februaro 27 : Phil Dorcas, Teksaso, Usono

Saluton el la Esperanto Klubo de Norda Teksaso! Ni esperas, ke via klubo fartas bone. Tian drakon ni ne ofte vidas ^ci-epoke. En Teksaso ni vidas nur tre grandajn kuniklojn.
Amike,
Phil Dorcas

pdorcas@omegaair.com

2002 julio 28 : Mark Hussey, Dublino, Irlando

Jen kelkaj ligoj en viaj ret-pa^goj, kiuj ne prave funkcias..........
(Oni dankas lin kaj nun korektis ilin)

marko_husejo@hotmail.com


 
Iru al
Pa^go 1
Pa^go 3
Pa^go 3
Gastlibro : Pa^go 2
La Supro
 
Notoj
Notoj