^Jan lo^gas apud Ross-on-Wye en la Graflando Herefordshire. ^Si kaj ^sia edzo estas instruistoj de muziko. Dum longa tempo ^Jan interesi^gas pri lingvoj - ^cefe la itala- sed antaû nelonge ^si ekstudis Esperanton kaj ^ceestis ^ce la kurso ^ce Barlastono..
Jan skribis pri Barlastono (en Drako, februaro 2003):
"La semajnfino ^ce Barlastono de la 17a ^gis la 19a de januaro estis okazo por esperantistoj de EAB renkonti kaj babili. La ^cefa celo de la evento, tamen, estis pretigi teatra^jon, la unua akto de kiu estos ludata ^ce la Skota-Angla kunveno la venontan majon.
Zam-Zam-Zamenhof, verkita de Paul Gubbins, estas humora, vigla kaj kortu^sita vido de la vivo de Zamenhof. Estis multe de ridado dum la provludado de la roloj. Kiel kutime ^ce Barlastono, la etoso de la semajnfino estis amika, malstre^cita kaj ^guebla, kun vizitoj al la apuda trinkejo kaj pli ol sufi^caj bongustaj man^ga^joj."
Poste ^Jan ^ceestis ^ce Barlastono kelkfoje kaj vizitis la Universalajn Kongresojn ^ce Gotenburgo, Vilno kaj Florenco. ^Si nun estas membro de 'La Verda Ranaro' kaj ^cefrolis en unu el la teatra^joj, kiujn ili prezentis ^ce Florenco.
Lastfoje ^san^gita: la 22an de decembro, 2006
^Jan en la Zamenhofa-domo (la eksdomo de la edzino de Zamenhof) ^ce Kaunas, Litovio