LA VERDA DRAKO SALUTAS VIN KAJ SENDAS AL VI KRISTNASKAN KARTON:


Kristnaska Kvizo

(^cefe por britoj, sed eble fremduloj, kiuj konas nian landon, ankaû ^guos ^gin)


1). La 26a de decembro estas la festtago por kiu sanktulo? 
2). Kiu boaco havas ru^gan nazon? 
3). En Britujo oni man^gas meleagron dum la Kristnaskman^go. Kion oni man^gas en la ^Ce^ha Respubliko? 
4). Je kiu tago oni devas forpreni la Kristnaskajn ornama^jojn?
5).  Je la unua tago de Kristnasko mia vera amantino donis al mi perdrikon en pomarbo. Kion ^si donis al mi je la kvina? 
6). Kie oni kutime trovas la Kristnaskan feinon? 
7).  Kie kreskas visko (mistletoe)? Kaj el kiu lando nuntempe ni a^cetas la viskon? 
8).  Por bon^sanco la unua persono kiu eniras la domon en la nova jaro devas porti kion? Kaj kian personon oni bezonas? 
9). Kiu lando kutime donas la Kristnaskarbon al la urbego Londono? 
10). Kiu muzikisto verkis la Kristnaskan kanton "Aûskultu- la heroldan^geloj kantas" 
11). Je la nova jaro oni kantas "Auld Land Syne* ". Kiu verkis ^gin?  (* skota dialekto)
12). Kiuj estas la nomoj de la tri sa^guloj, kiuj vizitis la staltrogon? 
13). Krom oro ili donis al la Bebo olibanon kaj mirhon. El kie ili devenas? 
14). En Britujo la ^cefa man^go ^ce Kristnasko okazas je la tagmezo de la 25a. Kiam en Eûropo?
15). Kiuj bestoj ^ciam celebras la naski^gtagon je la 1a de januaro? 
16). Por Kristnaska pudingo en Britio oni man^gas pudingon el prunoj. Kion oni man^gas en Eûropo? 
17). Kial oni ne bruligas fajron dum la nokto de la 24a de decembro? 
18). En kiu aspekto la boaco malsimilas al aliaj cervoj? 




Solvoj :


       
1. Sankta Stefano
10. Felix Mendelssohn
2. Rudolfo
11. Robbie Burns
3. Karpo
12. Kaspar, Mel^cior, Balthazar
4. La 12an tagon post Kristnaskon t.e. la 6a de januaro
13. Ambaû estas arbrezinoj
5. Kvin orajn ringojn
14. Dum la vespero de la 24a.
6. ^Ce supro de la Kristnaskarbo
15. Kur^cevaloj*
7. Sur pomarboj; el Francujo
16.^Cokolada ^stipo
8. Karbon, malhelan personon
17. ^Car Sankta Nikolao devas grimpi malsupren laû la kamentubo
9. Norvegujo
18. La ina ankaû havas bran^ckornojn.
 
Klaku ^ci tie por la Hejmpa^go
Klaku por la antaua pa^go
Lastfoje ^san^gita: la 23a de decembro, 2001
 
Al la Supro
(*^car la kontrolistoj de kur^cevaloj ^ciam kalkulas a^gojn de la 1a de januaro)