NOVAˆJOJ EL 'LA VERDA DRAKO' Pa^go 2
Damon Lord en ˆCinio
Damon M. Lord unue studis la sciencojn kiam li eniris la 'sixth form'. Tamen dum sia unua jaro li enkonduki^gis al Esperanto, eklernis la internacian lingvon kaj subite tre interesi^gas pri fremdaj lingvoj. Li decidis ^san^gi kursojn kaj rekomenci sian unuan jaron sed ^ci-foje je la artflanko. Li ekstudis la germanan (je la alta nivelo) kaj la japana (je la GCSE - iom malalta nivelo). Li ankaû ani^gis al 'La Verda Drako' (la Esperanto-klubo de Sudorienta Kimrujo) kaj baldaû povis flue paroli Esperanton.
Lia intereso en lingvoj prosperis kaj poste li lernis iom da mandarena, la kimra kaj e^c Volapuko! Antaû nelonge li vidis reklamon en Esperanto-gazeto Eko (Esperanto por Komencantoj), kiu invitis angle-parolantajn Esperantistojn por kandidati^gi pri posteno en la Haidian Universitato, Pekino por instrui, dum dek du monatoj, konversacion en la angla. Damon petis kaj gajnis la okupon- ^ciuj interkomunika^joj estis en Esperanto kaj kutime per elektronika po^sto.
Damon flugis al Pekino je la 1a de septembro kaj li jam instruas en la universitato dum kelkaj semajnoj. La radio BBC Wales intervjuis Damon rekte de Pekino pri la afero. Kiam li revenos hejmen Damon studos la germanan kaj japanan ^ce Kardifa Universitato. Damon volas danki al D-ino K.Hall kaj la Norwich Jubilee Fund, kiu subvenciis la voja^gkostojn Evidente trovi^gas junulo, kiu kaptis bonegan ^sancon por pligrandigi sian scion pri la mondo kaj ankaû estas preskaû nekredebla atingo per Esperanto- kiu stimulis lian intereson pri lingvoj kaj ankaû donis al li unikan ^sancon por kontakti ^Cinion.^Cu iu ajn lingvo tiel funkcius kaj gajnus por angle-parolanto postenon en ^Cina Universitato?
Dum 1999 Damon i^gis delegito por la UEA kun aparta interesa en junulaj aferoj.
Glosaro (pri anglaj vortoj)
Sixth form: la sesa nivelo en duagrada lernejo kutime por lernantoj kun a^goj 16-18
GCSE: Unua publika ekzameno por lernantoj kun a^goj de 14-16 kutime. Tamen pli a^gaj studantoj ofte kandidati^gas en GCSE en malkutimaj (aû kromaj) subjektoj ekz. la japana.
Norwich Jubilee Fund : Brita fonduso (de la jubilea Brita Kongreso ^ce Norwich) kiu helpas gejunulojn pri elspezoj por studi kaj uzi Esperanton eksterlande.
BBC Wales: La Kimra fako de la radio-servo de Britio (BBC - la British Broadcasting Corporation)
Nova Diskuto-rondo pri 'Esperanto en Britio'
Damon Lord (reveninte al Britio) nun fondis novan diskuto-rondon, kie homoj povos esprimi siajn opiniojn pri la Estonteco de la Brita Esperanto Movado. Oni povos skribi aû en Esperanto aû en la angla. Se vi volas kontribui, vi devas unue membri^gi (senpage kaj sen risko). Vizitu http://groups.yahoo.com/invite/esperanto-in-britain
La Mezepoka ^Sipo de Newport
Kio ^gi estas?
Oni trovis la Newport ^sipon en la somero de 2002 dum oni ekfosis la lokon por konstrui la novan Newport Teatron kaj Artcentron. Oni priskribas ^gin kiel ion inter ^sar^g^sipo kaj vikinga long^sipo, almenaû longa 21 metrojn kaj lar^ga 6 metrojn.
Dendrokronologio (alju^gi daton per arboringoj) sur unu el la lignomembroj de la ^sipo montris ke oni fabrikis ^gin el kverko, hakilita inter septembro 1465 kaj aprilo 1466. Probable la ^sipo ^jus revenis de Portugalujo, ^sar^gita de portugala pota^jo kaj grandaj pecoj da korko. Oni eltrovas mezepokajn ^sipojn tre malofte kaj nenie antaûe en Britujo.
Kromafero estas ke la plimulto de la interna garnituro, inkluzive de lignodeko, travivis. Aparte de la ^sipo, aliaj trova^joj faritaj enhavas ledajn ^suojn, ^stofon kaj lanajn vestojn, ^stonajn kuglegojn, ^snuron, daûbojn, puliojn kaj parto de la velstajoj.
Kia estonteco?
Post treega publika kampanjo por savi la ^sipon (subtenita de la Komitato por Brita Arkeologio kaj ^gia kimra filio, la arkeologiaj ombrelaj-organiza^joj en Britio kaj Kimrio), Newport Magistrato kune kun la Kimra Asembleo, oni decidis savi ^gin kaj fine montri ^gin publike. La esplorado kaj konservado daûros dum multaj jaroj kaj kostos taksitan sumon po 3.5 milionoj da pundoj.
La registrado de la ^sipo, la levigado kaj transportado de pecoj al provizora konservada staplado ^ce Corus (Llanwern) jam komencis. Dume la konstruado de la Artcentro daûras. Oni fine metos la ^sipon en aparte konstruotan muzeon en subtera vestiblo. La procedo daûros dum multaj jaroj sed oni esperas, ke ekspozicio, inkluzive de la asociitaj trova^joj, estos montrota kiam la teatro malfermos en 2004.
Oni faris lokon de kie oni povas vidi la elfosa^jojn dum laboraj tagoj de la 9a matene ^gis la 17a.
Foto : D.Fielding 19/9/02
La elfosado de la Newport ^sipo
Lastfoje ^san^gita: la 21an de oktobro, 2002