NOVAĴOJ EL 'LA VERDA DRAKO'                      Paĝo 4
1). ITV  (Internacia Televido)                                                                       Marto, 2004
Je  la 19a de marto, 2004 Damon Lord kaj Derek Fielding vizitis la Londonan Esperanto-klubon por aŭskulti prelegon de  Flavio Rebelo pri la projekto ITV (Vidu Drako, je marto 2004 kaj aprilo 2004).
Nun mi ricevis progres-raporton per e-mesaĝo. Mi presas ĝin malsupre.

"Internacia Televido
                         En aŭgusto 2003, la teamo de Ĝangalo* lanĉis la Projekton ITV, kun la celo establi la unuan interretan televidkanalon en Esperanto. Tutmondan kampanjon ni lanĉis por kolekti monkontribuojn de la esperantistoj tra la tuta mondo, kaj per tiu kapitalo aĉeti la bezonatan aparataron kaj dungi laboristojn, por ke Internacia Televido funkcios dum la unuaj ses monatoj. Vi estis unu el la esperantistoj, kiuj kontribuis mone por la establo de la esperantista televidkanalo.
                      Post du jaroj, alvenas la momento konkretigi la projekton, kun la helpo de ĉiuj esperantistoj. Kun granda ĝojo ni anoncas do, ke la naskiĝo de Internacia Televido alproksimiĝas. Ene de la venontaj du monatoj, ni komencos krei la minimuman bazon por ke la unua interreta televidkanalo tute en  Esperanto ekfunkciu.
                        Laŭ niaj originalaj planoj, Internacia Televido funkcius dank' al la salajrata laboro de dek profesiuloj - unu ĵ urnalisto, tri stagantoj (ĉiofarantoj), unu teknikisto pri elsendfluo (angle streaming), du reprezentantoj (unu en Usono, alia en Eŭropo), unu direktoro (kiu zorgus pri la kohera integriĝo de la teama laboro), unu fakulo pri videa postmuntado, kaj unu parolisto (precipe, sed ne nur, por la teleĵurnalo). Inter la originalaj prioritatoj ankaŭ estis la kreado de propra studieto, por la filmado de niaj programoj. Inter la skizoj de la televidkanalo, troviĝis ĉiutaga teleĵurnalo kaj multaj aliaj programoj, kiujn ni arigus kiel kvar-hora programaro, kiu alterne elsendiĝus ses fojojn tage, sep tagojn semajne.
                        Pro la totalo da kapitalo, kiun ni sukcesis kolekti - nur 20.000 eŭrojn - ni estas tamen devigataj readapti la planojn al nia nuna realo, kaj rezigni pri iuj ecoj de Internacia Televido, almenaû ĉe ties komenco. Anstataŭ disponigi novajn programojn ĉiutage, plej verŝajne ni proponos la programojn monate aŭ eble dusemajne. Anstataŭ kvar-hora programaro, kiu ripetiĝos kelkajn fojojn tage, ni disponigos la programojn poparte, tiel ke ĉiu povos spekti la programojn en ajna horo. Anstataŭ fari teleĵurnalon ĉiutagan, plej eble ni faros ĝin, almenaŭ dekomence, nur unu fojon semajne.Tio, kion ni volas lanĉi estas pli modesta semo de tiu, kiu iom post iom konturiĝos cele al nia originala ideo. La ideo uzi elsendfluon (angle 'streaming')  tutcerte daŭras, garantiante tiel ke ĉiu esperantisto, ne gravas kia estas la interreta konekto, kapablos spekti la programojn de Internacia Televido sen problemoj.
                        Ĉe la centro de la propono lanĉi ĉi tiun 'minimumecan' televidkanalon staras la esperantistoj. Tial ke ni ne havos la tutan kapitalon, kiun ni antaŭvidis, la dungado de profesiuloj por labori ĉe la televidkanalo estos restriktita al nuraj tri laboristoj - unu ĵurnalisto, unu staganto, unu fakulo pri videa postmuntado. Volontulojn ni serĉas. Ni bezonegos reprezentantojn en pluraj landoj, por kontakti lokajn televidkanalojn kaj filmo-produktistojn, por ke tiuj permesu la esperantigon kaj elsendadon de iliaj filmoj kaj programoj en Internacia Televido. Same necesaj estos personoj, kiuj scipovas subtitoligi filmojn kaj videojn, kaj korespondantoj por la teleĵurnalo.
                        Tiu ĉi estas la unua komuniko, kiun faras la teamo de Internacia Televido al la geamikoj de Internacia Televido, sed ne estos la lasta. Novaj komunikoj venos, por ke ĉiu, kiu kontribuis, sciu kiel marsas la laboroj de la televidkanalo. "
*Ĝangalo estas interreta Esperanto-ĵurnalo. Vizitu ĝin ĉe
http://www.gxangalo.com



2). El 'Esperanto'          (La Oficiala Organo de Universala Esperanto-Asocio) Oktobro 2005, Paĝo 212)

Ĉi tie oni povas legi:

"Lanĉita estas nova kaj ambicia projekto, financata de Esperanto-Asocio de Britio, por enkonduki la internacian lingvon en elektitajn unuagradajn lernejojn."
"Gvidas la projekton- angle Springboard to languages (Lingvo-lanĉejo)- la konata instruistino Anĝela Tellier....."
Inter la partoprenantoj ĉe la seminario, kiu okazis ĉe Barlastono dum la somera festivalo, estis nia membro, Jan Swynnoe kaj ŝi aperis en du fotografaĵoj en la bulteno.
Jen unu:



lancxejo-grupo
Jan (maldekstre), Annice Page, Jack Warren kaj Ziko Sikosek.



3). Jan Swynnoe kaj Florenco (2006)
Jan Swynnoe ĉeestos ĉe la Universala Kongreso en Florenco dum aŭgusto.
Tie ŝi rolludos (kun Sally Phillips kaj Peter Bolwell) en teatraĵo "Pacaj Batalantoj" de Paŭlo Gubbins.
Stan Waldron kaj Derek Fielding tralegis la verkon kun ŝi (ili kun la libro, Jan sen!) kaj ambaŭ opinias ke ŝi estas brila en la rolo kaj certe sukcesos en Florenco.
PS. La Brita Esperantisto, Aŭtuno 2006
Se vi povus, legu ĝin! Vi povos rigardi bildon de Jan Swynnoe ĉe la kovrilo (kiel aktorino ĉe Florenco).








jan cxe Florenco
Jan rolis ĉe Florenco
(kun Peter Bolwell)



La verdaj rananoj
La Verdaj Rananoj akceptas la aplaŭdon (Jan dekstre)


2004
2006
La Hejmpaĝo
Menupaĝo
La supro
Paĝo 1
Paĝo 2
Paĝo 3
Iru al:
 
Paĝo 5
Lastfoje ŝanĝita: la 15an de aŭgusto, 2008