Mia nomo estas Nicholas James Bridgewater, kaj mi naski^gis en Worcester, Anglio, en mil naûcent okdek kvin. Fakte mi estas kaj anglo kaj usonano (^car mia patrino estas usonanino), sed mi kredas, ke mi estas civitano de la mondo. Mi lo^gis en Anglio ^gis mi estis kvar jara kaj tiam mia familio iris al Usono kie ni lo^gis dum dek jaroj. Poste, ni revenis al Britio kaj restis dum du jaroj, antaû ol ni iris al Patras en Grekio. Post du jaroj ni revenis al Britio kaj lo^gas en Blaenavon, en Kimrio. Do, mi scias iom da greka, kaj en Grekio mi lernis Esperanton hejme. Mi organizis grupon en Patras por studi Esperanton per la libro, "Esperanto for Beginners" de Montagu C. Butler.
Kial ni iris al Grekio, kaj kial mi lernis Esperanton? Grekio estas tre interesa lando, kun antikva civilacio kaj historio. Ankaû, lingvoj tre interesas min, kaj mi volas studi la persan kaj la araban en universitato.
Alia motivo por iri al Grekio estis helpi la Bahaan Kredon en tiu lando, ^car mia gepatroj kaj mi estas bahaanoj. Ni helpis la agadojn de la Bahaa komunumo de Patras. Bahá'u'lláh {elparolu : baha-o-la}, la Fondinto de la Bahaa Kredo, diris: "La tago alproksimi^gas, kiam ^ciuj popoloj de la mondo akceptos universalan lingvon kaj komunan skribon. Kiam tio estos atingita, ^ciu homo, kiun ajn urbon li vizitos, ^sajnas kvazaû eniri en sian propran domon..." Tio estis unu motivo por mi lerni Esperanton, por ke mi volas promocii la principon de universala lingvo. Mi ankaû scias. ke Lidia Zamenhof, la filino de Doktoro Zamenhof, estis bahaano. Do, post mi eklernas Esperanton, mi ali^gis al la Bahaa Esperanto-Ligo (BEL).
Nun, en Britio, mi ali^gis al la Brita Esperanto-Asocio (BEA) kaj la Verda Drako. Mi esperas ke, kiam mi estos en universitato, trovi^gos Esperanto-grupo ˆci-tie. Miaj hobioj inkluzivas religion, historion, lingvojn, mikronaciojn, genealogion, kaj pla^cas al mi legi librojn, skribi kaj promeni. Mi ankaû estas vegeterano. Mi havas interretajn pa^gojn pri mikronacio kaj pri mia genealogio kaj pri la Bahaa Kredo . Mi nun studas ^ce la Universitato de Man^cestro.
Dum oktobro, 2004 mi estis en Varsovio kie mi lo^gis kun bahaa familio. Mi atingis Pollandon je la 21a de septembro (2004). Ni vizitis la tombon de Ludoviko Zamenhof en la Juda Tombejo, kaj la straton Zamenhofan, kaj ankaû la straton Esperanto. La tombo de Klara Zamenhof, la edzino de la Majstro, estas apud lia tombo, kaj antaû ^sia tombo estas skribitaj la nomoj de Lidia Zamenhof kaj ^sia fratino, kiuj morti^gis pro la nazioj en Treblinka. Merkrede, dum mia unua semajno en Varsovio, mi iris al la Varsovia Filio de PEA (Pola Esperanto Asocio) ^ce Andersa strato. Tie mi renkontis Ireneo (Irek) Bobrzak, la ^cefo de Varsovia Vento, (http://republika.pl/viavento/), la Esperanta junulara organizo de Varsovio, kiu havas eble pli ol 29 membrojn. Tiu vespero estis tre interesa, ^car venis Ludoviko Zaleski-Zamenhof, la nepo de la Majstro. (vidu: http://republika.pl/viavento/aktuale/aktuale.htm). Li lo^gas en Francio, kaj li estis vizitanta Varsovion, ^car li aûdis pri la junulara klubo en la urbo. Li estas tre interesa homo, kiu parolis pri endan^gerigitaj aû malgrandaj lingvoj kaj lingvaj rajtoj. Li manpremis mian manon kiam li eniris, kaj dum lia prelego, li demandis min pri la kimra lingvo kaj ^gia uzado en lernejoj, k.t.p. Efektive, antaû ol li komencis sian prelegon, li demandis ^cu ^ciuj parolas la polan. Li diris ke la celo de Esperanto estas por komprenigi homojn de aliaj landoj, ne por anstataûigi la naciajn lingvojn. Iu diris al li ke estas kimroj en la ^cambro, do li komencis paroli Esperante.